Clearwater (Florido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Clearwater

Clearwater estas grandurbo en Usono, en subŝtato Florido, en distrikto Pinellas.

Mapo pri situo de Clearwater

Bazaj informoj

Geografio

Juĝejo en Clearwater
Scientologia centro en Clearwater

Clearwater situas sur la marborda ebenaĵo de Meksika golfo en la sudorienta parto de Usono, en la meza kaj okcidenta parto de Florido.

Historio

En la 1830-aj jaroj la Usona Armeo komencis konstrui fortikaĵon ĉe la nuna haveno. Baldaŭe oni konstruis ankaŭ vilaojn. La unua vojo al Tampa konstruiĝis en 1849, la fervojo ekfunkciis en 1888. Clearwater urbiĝis en 1891, tiam ĝi estis ŝatata feriejo. En 1915 grava ponto estis konstruita. Dum la 2-a mondmilito ĉiuj hoteloj de Clearwater iĝis kazernoj por novaj rekrutoj.

Trafiko

Clearwater havas internacian flughavenon. Estas bonaj kontaktoj voje al la najbaraj komunumoj. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato

En Clearwater la averaĝa temperaturo varias inter 20-29 °C. La varmo kulminas inter junio-julio (foje kun 38 °C), la malvarmo kulminas inter decembro-februaro (foje eĉ frostas). Jare pluvas po 1455 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en junio, plej malofte decembre.

Strando de Clearwater
Marbordo de Clearwater

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj