Cleethorpes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plaĝo en Cleethorpes

Cleethorpes estas urbo en la angla provinco Lincolnshire Nord-Orienta (angle: North East Lincolnshire) apud la buŝo de la rivero Humber.

Ĝi estas marborda feriejo kaj estas fizike ligita al la apuda urbo Grimsby.

En la 19-a jarcento ĝi estis fiŝista vilaĝo sed post la konstruado de la fervojo inter mezlandaj industriaj urboj kiel Ŝefildo (angle: Sheffield) kaj la marbordo ĝi rapide kreskis. Dum jaroj ĝi restas populara feriejo por familioj el la industriaj centroj.

Nuntempe troviĝas kelkaj grandaj vilaĝoj de domveturiloj kaj kabanoj.

Inter la allogaĵoj por turistoj estas la promena ĝeto, la granda amuzejo: Pleasure Island, sablaj strandoj, miniatura fervojo laulonge de la strando, golfejo ktp.

Se oni rigardas al la rivero oni povas vidi multe da ŝipoj survoje al la havenoj de Grimsby, Hull, Immingham kaj Goole.

Ankaŭ en la estuaro oni povas vidi du grandajn fortikaĵojn. Oni konstruis ilin en 1914 por proteki la enirejon de la rivero. Ili staras 18 metrojn super la akvo kaj havas diametrojn de 25 metroj. Estis lokoj por 200 soldatoj. Oni bezonis tri jarojn por konstrui ilin kaj la milito finiĝis preskau samtempe kiel la konstruado do oni ne pafis eĉ unu pafilon!

Dum la dua mondmilito ili restis kiel rimedoj de fortimigo kaj ili estis regule atakitaj de malamikaj flugmaŝinoj.

La grenviĉa meridiano trapasas la urbon kaj indikilo montras kelkajn distancojn en mejloj. Norda Poluso- 2517 miles (4050 kilometroj), Suda Poluso - 9919 miles (19562 kilometroj), Nov-Jorko - 3481 miles (5602 kilometroj), Londono - 143 miles (230 kilometroj), Sidnejo - 10483 miles (16870 kilometroj), Moskvo - 1495 miles (2406 kilometroj).

Eksteraj ligiloj