Cleidopus gloriamaris

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cleidopus gloriamarisananasfiŝo estas noktema fiŝo, kiu vivas ĉe la aŭstraliaj marbordoj. Ĝi estas la nura specio de la genro Cleidopus.

Du anasfiŝoj en la Akvario de Sidnejo.

Ecoj [redakti]

La fiŝo similas al ananaso, kio donis al ĝi la anglan nomon pineapple fish, tio estas ananasfiŝo. Ĉe la buŝo ĝi havas organojn, kiuj enhavas lumigivajn bakteriojn. Ĝi povas laŭvole aperigi lumsignalon. Oni supozas, ke tio utilas al komunikado kaj allogado de predoj.

Eksteraj ligiloj [redakti]