Clemens Brentano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Clemens BRENTANO [Klemens Brentano] (* la 8-an9-an de septembro 1778 en Ehrenbreitstein apud Koblenz, † la 28-an de julio 1842 en Aschaffenburg) estis germana poeto. Li estis grava reprezentanto de la germana romantismo.

Cetere ankaŭ lia fratino Bettina von Arnim estis fama verkistino. Ŝi edziniĝis en 1811 al Achim von Arnim, kiu estis bona amiko de Clemens.

Famaj verkoj

  • Godwi (romano, du volumoj, 1801)
  • Ponce de Leon (komedio, 1804)
  • Des Knaben Wunderhorn (popolkantoj, 1805-08, kune kun Achim von Arnim)
  • Die Gründung Prags (dramo, 1814)
  • Die drei Nüsse (rakonto, 1817)
  • Aus der Chronika eines fahrenden Schülers (rakonto, 1818)
  • Gedichte (poemoj, eld. 1852)

Li estis la unua verki poemon el la legendo pri Lorelei, ekigante tiel gravan romantisman temon, poste ilustrite de interalie Heinrich Heine kaj Guillaume Apollinaire