Clement Attlee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clement Attlee

Clement ATTLEE (naskiĝis la 3-an de januaro 1883, mortis la 8-an de oktobro 1967) estis politikisto kaj ĉefministro de Britio inter 1945 kaj 1951.

Li naskiĝis en Londono kaj studis ĉe la Universitato de Oksfordo.

Li turnis sin al socialismo post laborado kun la infanoj de tre malriĉaj familioj en la kvartalo Stepney en orienta Londono.

Li fariĝis instruisto ĉe la Universitato de Londono en 1913.

Post servado en la armeo dum la unua mondmilito li fariĝis urbestro de Stepney en 1919 kaj poste parlamentano por la Laborista Partio en 1922.

Li fariĝis la estro de la Laborista Partio en 1935 kaj estis vic-ĉefministro post 1942 en la koalacia registaro.

Post la dua mondmilito la Laborista Partio sukcesis en la nacia balotado kaj Attlee fariĝis la ĉefministro.

Dum tiu periodo multaj reformoj estis enkondukitaj ekz. La naciigo de fervojoj, karbminejoj kaj la kreado de la nacia sansistemo.

Attlee restis ano de la parlamento ĝis 1955.