Clementina Walkinshaw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clementina Walkinshaw, ĉ. 1760.

Clementina WALKINSHAW (naskita en 1720; mortinta en 1802 en Svislando) estis la amantino de la princo Charles Edward Stuart. Ŝi devenis de la jakobita familio Lanarkshire.

Clementina ekloĝis kun Charles en Nederlando dum la jaro 1752. Ili vivis en Lieĝo. Ilia nelegitima filino Charlotte Stuart (1753–1789) naskiĝis en Lieĝo.

En 1760, Clementina forlasis Charles pro longa periodo da mistraktadoj; onidire ŝi estis frapita de sia amanto. Ŝi poste vivis en Parizo kun sia filino Charlotte, sub la kromnomo "grafino de Alberstrof".

Eksteraj ligiloj