Clements Markham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clements Markham

Sir Clements Robert MARKHAM (n. la 20-an de julio 1830 - m. la 30-an de januaro 1916) estis brita esploristo kaj geografo. Li fariĝis estro de la Reĝa Geografia Societo fine de la 19-a jarcento, kaj multe kontribuis al la organizado de britaj ekspedicioj al polusaj regionoj. Li tamen malsukcesis sendi la unuajn homojn al la norda kaj suda polusoj.

Markham cetere esploris la forstojn de orientaj Andoj, en Peruo. Oni kutime atribuas al li la enkondukon de la kinkono-arbo en Baraton kaj aliajn britajn koloniojn. Li ankaŭ partoprenis ekspedicion al Etiopio kiel geografo.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara