Cleopatra Stratan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cleopatra Stratan
moldava kantistino
moldava kantistino
Persona informo
Naskonomo Cleopatra Stratan
Naskiĝo 6-a de oktobro 2002
en Chișinău, Moldavio
Lingvoj rumana
Ŝtataneco MoldavioRumanio
Familio
Patro Pavel Stratan
Edz(in)o Edward Sanda
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://familiastratan.com/
vdr
Koncerta afiŝo kun Cleopatra kaj tiu laŭ ŝi dezajnita Merchandising-pupo, 2008

Cleopatra Stratan (naskiĝis la 6-an de oktobro 2002 en Chișinău, Moldavio) estas la filino de la kantofaristo Pavel Stratan kaj la plej juna kantistino, kiu iam akiris unuarangan kanton. Ŝia plej konata kanto Ghiţă kaj en Moldavio kaj Rumanio kaj internacie estis furora kanto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Pavel Stratan en la jaro 2005 en Bukareŝto laboris je sia tria albumo. Lia malgranda filino ĉeestis la sonregistadon kaj ludis en la studio, dum kiam ŝia patro registris siajn kantojn. Spontanee ŝi prenis ĉe la kanto Mama unu el la liberaj mikrofonoj kaj kunkantis. La studioanaro estis fascinita de la hazarda registraĵo kaj oni decidis, ke ŝi kantu ankoraŭ pliajn kantojn. El ĉi tiuj registraĵoj estiĝis la albumo La vârsta de trei ani (trad.: En aĝo de tri jaroj), kiu estis publikigita en la jaro 2006 en Rumanio. La disko vendiĝis 150 000-foje, tiel avancis al granda surpriza sukceso kaj estis premiita per dufoja honorigo "ora disko" sed ankaŭ per la MTV-premio de eŭropa muziko por la plej bona rumania albumo en 2006.[1] Aparte furora kanto estis ĉe tio la kanto Ghiţă, kiu en Rumanio estis kvin semajnojn sur pozicio unu de la popmuzika ranglisto.

La kanto temas pri malgranda knabino, kiu ĉiun vesperon antaŭ la enirejo de la lernejo triste atendas sian plej bonan amikon. Sed ĉi tiu ne venas, ĉar li forlasis la vilaĝon kaj elmigris. La kantoteksto priskribas la realecon de multaj moldavaj infanoj, ĉar pro la malriĉeco multaj civitanoj forlasas la landon kaj serĉas laboron en eksterlando.

Per la buŝa propagando de eksterlande vivantaj rumanoj kaj moldavianoj sed ankaŭ per YouTube la kanto ankaŭ internacie konatiĝis. La albumo estis eldonita post tio ankaŭ en Japanio,[2] Tajvano, Suda Koreio, Hispanio kaj Meksiko. Cleopatra krom la rumanan originalon ankaŭ kantis anglalingvan[3] kaj ruslingvan versiojn.[4][5]

Sian unuan sursceniĝon ŝi havis la 20-an de aŭgusto 2006, kiam la trijarulino donis duhoran koncerton akompanata de sia patro sur gitaro antaŭ 400 vizitantoj en la Bukareŝta Teatrul Nottara.[6] En decembro 2006 la tiutempe kvarjara knabino aperis sur scenejo ĉe festa vespero okaze de kristnasko en Piatra Neamț kaj ricevis por la kantado de unuopa kanto 10 000 usonajn dolarojn. Ŝia patro poste en televida spektaklo donacis la tutan sumon por karitativaj celoj. Samtempe li konatigis, ke Cleopatra post la enormaj aktivecoj de la amaskomunikiloj provizore ne plu aperos sur la scenejo.

En majo 2007 ĉe la disdono de premio de MTV România en Sibiu, la historie germanlingva urbo Hermannstadt, ŝi ricevis du muzikajn premiojn, kiel plej bona nova artisto kaj por la plej bona kanto.

En la jaro 2008 ŝia patro decidis registri kun Cleopatra novan albumon, kiu aperis sub la titolo La vârsta de cinci ani (trad.: En aĝo de kvin jaroj). El ĉiu albumo furoriĝis aparte la kanto Zunea-Zunea. La 13-an de decembro 2008 en Chișinău naskiĝis ŝia malgranda frato, kiu laŭ ŝia propono ricevis la nomon Cezar.

Je la fino de 2009 aperis ŝia tria albumo, sur kiu ŝi kune kun sia patro kantas rumanajn kantojn je kristnasko, tiel nomatajn Colinde.[7]

Ĝis 2011 Cleopatra plu vivis kun siaj gepatroj kaj sia frato en Chișinău, la ĉefurbo de Moldavio, kaj tie frekventas lernejon.[8] Poste la familio entute translokiĝis al Rumanio kaj vivas nun en Bukaresto. [9]

Rekordoj[redakti | redakti fonton]

La sur ŝia unua albumo publikigita kanto Ghiţă estis en 2006 dum kvin semajnoj sur pozicio unu de la rumania muzika ranglisto, kiam Cleopatra havis nur kvar jarojn. Laŭ Guinness-libro de rekordoj ŝi estas per tio la plej juna kantistino, kiu iam atingis la unuan pozicion en nacia muzika ranglisto. La rekordon havis antaŭ ŝi la franca infanstelulo Jordy kaj antaŭ tio Shirley Temple.

Cleopatra ankaŭ ricevis kiel ĝis nun plej juna muzikistino la MTV-premion de eŭropa muziko (plej bona rumania albumo en 2006, plej bona nova artisto kaj plej bona kanto en 2007) kaj estas rigardata kiel plej juna kantistino, kiu trapasis duhoran koncerton.[10]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • La vârsta de 3 ani (2006)
  • La vârsta de 5 ani (2008)
  • Colinde Magice (2009)
  • Melodii pentru copii (2012)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. lifeisreallybeautiful.com: Cleopatra Stratan…Isn’t She Lovely? Arkivigite je 2016-04-25 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  2. Cleopatra/Ghita (japane). Pony Canyon. Arkivita el la originalo je 2012-05-05. Alirita 2012-08-08.
  3. YouTube: Ghita (angle)
  4. YouTube: Ghiţă de Rusia
  5. YouTube: Клеопатра Стратан - Жора
  6. Evenimentul Zile: Cleo, copilul-minune. Fetita lui Stratan si-a lansat albumul de debut sustinuta de peste 400 de fani, sur archive.org (rumane)
  7. hotnews.ro: Cleopatra Stratan a lansat Colinde Magice (rumane)
  8. unimedia.md: Cleopatra Stratan a mers la şcoală în clasa întâi (rumane)
  9. adevarul.ro: Familia Stratan s-a mutat la Bucureşti (rumane)
  10. europafm.ro: Cleopatra Stratan în Guinness Book Arkivigite je 2015-01-12 per la retarkivo Wayback Machine (rumane)