Cleto Pavanetto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cleto Pavanetto
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1931 (1931-12-20)
en Padovo
Morto 6-an de januaro 2021 (2021-01-06) (89-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj latinaitala vd
Ŝtataneco Italio vd
Profesio
Okupo verkisto • helenisto • latinisto vd
Laborkampo helena literaturo • latina gramatiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cleto PAVANETTO (n. Padova, 20-an de decembro en 1931 - m. 6-a de januaro 2021) estis itala monako kaj latinisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li faris la porĉiamajn votojn en la ordenoj de la Salesianoj de Don Bosco en la 16-a de aŭgusto 1948 kaj ordinitis pastro en la 29-a de junio 1958. Li estis docento pri la lingvo kaj la literaturo de la helena ĉe la Fakultato de literaturoj kristana kaj klasika de la Pontifika Salesiana Universitato en Romo, ĝis la fino de 2009. Li ankaŭ estris la Fondaĵon Latinitas (fondita fare de lia papa moŝto Paŭlo la 6-a en 1976 por subteni la studojn de la latina lingvo kaj ties uzo kiel viva lingvo kaj malfondita en 2012 fare de Benedikto la 16-a). Krome li ĉefredaktis la samtitolan fakgazeton latinlingvan Latinitas. Pavanetto ankaŭ estis ĉefo de la unua sekcio pri ĝeneralaj aferoj de la Ŝtatsekretaria Ofico de la Apostola Seĝo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li estas aŭtoro de variaj skribitaĵoj latinaj, el kiuj menciindas:

  • De carmine quod inscribitur 'Megálai Eóiai' Hesiodo adsignato
  • Litterarum Graecarum classicarum lineamenta potiora, en du volumoj
  • Elementa linguae et grammaticae Latinae
  • Euripidis Bacchae: Graecus textus, Latina et Italica et Graeca translatio, criticae animadversiones
  • Graecarum Litterarum institutiones, en du volumoj

Je la fino de sia kariero li publikigis la libron Passione e studio a servizio della cultura classica / Scripta selecta, trideko da variaj tekstoj (en la lingvoj latina, itala, franca), prezentita de Manlio Sodi kaj enkondukita de Mauro Pisini kaj Chiara Savini.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]