Clifford Brown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Clifford Brown (naskiĝis la 30-an de oktobro 1930 en Wilmington, Delavaro; mortis la 26-an de junio 1956 en Bedford, Pensilvanio) estis usona trumpetisto de ĵazo.

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Vivo[redakti | redakti fonton]

Brown ricevis unua instruon pri trumpetludado de sia patro kaj ludis ekde 1945 en la lerneja bando de sia gimnazio. Ekde 1948 li studis ĉe la Ŝtata Kolegio je Delavaro. Samtempe li komencis muziki en la ĵazklubejoj de Filadelfio, kie li konatiĝis kun renomaj muzikistoj de la bibopa mondeto, ekz. kun Kenny Dorham, Max Roach, J. J. Johnson, Benny Golson kaj Fats Navarro. Navarro rimarkis la egan talenton de Clifford Brown kaj kuraĝigis lin fariĝi muzikisto. En 1949 Brown transiris al la Ŝtata Kolegio je Marilando, kiu esis renoma pro sia bona muzikfako, plue ludis tamen foje en ĵazklubejoj. Nur Dizzy Gillespie motivigis lin plene sindediĉi al ĵazo. En 1952 Brown faris kun la ritmenblusa bando de Chris Powell sian unuan diskon. Sekvis dungitecoj ĉe Lou Donaldson kaj Tadd Dameron. En 1953 lin dungis Lionel Hampton, kiun li en la sama jaro akompanis dum lia koncertaro en Eŭropo. Dum ĉi tiu tempo ili verkis kun tre diversaj ensembloj multajn sonregistraĵojn en Stokholmo kaj en Parizo. En 1954 li gajnis la renoman konkurson de la ĵaza fakrevuo Down Beat. Li fondis kune kun Max Roach ensemblon, kiu baldaŭ establiĝis kiel unu el la plej bonaj malmolbopaj bandoj. La 26-an de junio 1956 Clifford Brown perdis sian vivon pro aŭtoakcidento survoje al koncerto. Kun li mortis pianisto Richie Powell kaj ties edzino Nancy, kiu ŝoforis la aŭton.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Clifford Brown estas ofte rigardata kiel unu el la plej eminentaj ĵaztalentoj de sia epoko. Lia tragika frua morto en la aĝo de 25 Jahren finis lian multpromesan evoluon abrupte. Lia vigla stilo kaj varma sono faris lin neintermiksebla. Li restas en memoro ankaŭ kiel kompreniĝema akompananto de la kantistinoj Helen Merrill kaj Sarah Vaughan. La sonregistraĵoj ekestintaj inter 1952 kaj 1954 dokumentas eksterordinaran maturecon de la juna muzikisto, kiu decide kunstampis la stilon de malmolbopo. Honore al li Benny Golson komponis la ĵaztitolon I Remember Clifford.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Listo de liaj plej famaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Joy Spring
  • Daahoud
  • Bones for Jones
  • George's Dilemma
  • Gerkin for Perkin
  • Sandu
  • Swingin'
  • Tiny Capers
  • Brownie Speaks
  • LaRue
  • Blues Walk
  • All Weird
  • Goofin' With Me
  • Clifford’s Axe
  • I Should Have Told You Goodbye
  • I’m the One
  • Jumpin’ the Blues
  • Long as You’re Living
  • The Best Thing for You Is Me
  • Two Hearts That Pass in the Night
  • When We’re Alone

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]