Clotilde Courau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clotilde Courau

Clotilde Courau (naskiĝis la  3-an de aprilo 1969(nun 1969-04-03) (55‑jara) en Levallois-Perret, (Francio) estas franca teatra komediistino kaj kina aktorino.

Per sia edziniĝo kun Emanuele Filiberto di Savoia, ŝi estas reĝina moŝto, princino de Savojo, Venecio kaj Piemonto.

Biografio

Filino de Jean-Claude Courau kaj Catherine du Pontavice des Renardières (okcident-francia nobeleco, hodiaŭ instruistino en Hauts-de-Seine), ŝi trapasis infanecon kun la gepatroj kaj tri fratinoj, Christiane, Camille kaj Capucine inter Egiptio kaj Benino.

En 1985, 16-jarojn aĝa, ŝi forlasis studojn kaj decidis fariĝi komediistino. Ŝi enskribiĝis en cours Simon, cours Florent, ENSATT kaj Atelier International de Théâtre, en Parizo, samtempe perlaborante sian vivon (afixs-gluado por cigared-marko, purigistino, ŝampuistino...) kaj debutis en teatro en kompanio Francis Huster apud Cristiana Reali kaj Valentine Varela, Valérie Crunchant, Estelle Skornik, Olivier Martinez...

En 1990, ŝi debutis en kino per Le Petit Criminel de Jacques Doillon pro kiu ŝi estis rekompencita de premio por plej bona aktorino en Berlinale, kaj nomita al César por plej bona virina espero.

Ŝi fariĝis unu el la novaj furorulinoj de la franca kino kaj sinsekve ludis en grava serio da filmoj en multaj diversaj roloj, samtempe ludante en teatro.

En 1995, ŝi ludis en Élisa de Jean Becker kaj ricevis Premion SACD, kaj estis dufoje nomita al César por plej bona virina espero kaj plej bona aktorino en dua rolo.

En 1995, ŝi ricevis premion "Suzanne-Bianchetti" por plej promesplena juna aktorino kaj en marto 2000, premion "Romy-Schneider" por plej bona virina espero en franca kino.

Ŝi edziniĝis kun Emanuele Filiberto di Savoia la 25-an de septembro 2003 en baziliko Sainte-Marie-des-Anges-et-des-Martyrs en Romo kaj naskis Vittoria de Savoie la 28-an de decembro 2003 en Ĝenevo kaj Luisa de Savoie la 16-an de aŭgusto 2006 en Ĝenevo.

Ŝi poste sukcese daŭrigis sian aktoran kaj komediistan karieron inter Italio kaj Francio.

Filmografio

Teatro

Rekompencoj

Eksteraj ligiloj