Clydesdale

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 55° 42′ 00″ Nordo 3° 49′ 59″ Okcidento / 55.700 °N, 3.833 °U / 55.700; -3.833 (mapo)


Clydesdale (prononce ˈ|k|l|aɪ|d|z|d|eɪ|l| aŭ [klajdsDEJL]; Dail Chluaidh en gaela, prononce t̪ʰal̪ˠ xluəɣ, estas arkaika nomo por Lanarkshire, nome kantono de Skotlando. El 1975 al 1996 ĝi estis ankaŭ la nomo de unu el la deknaŭ distriktoj de la regiono Strathclyde.

Clydesdale estas ankaŭ raso de tirĉevaloj devena el farmaj ĉevaloj de Clydesdale, kaj nomita laŭ tiu regiono. Tiu raso estis origine uzata por agrikulturo kaj transporto, kaj estas ankoraŭ uzata por tiraj celoj nuntempe. Tiu raso estis disvolvigita el flandraj virĉevaloj importitaj al Skotlando kaj krucigitaj kun lokaj ĉevalinoj. La unua bredoregistro estis formita en 1877. Fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj, miloj da Clydesdale estis eksportitaj el Skotlando kaj senditaj tra la mondo, inklude al Aŭstralio kaj Novzelando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]