Coahuila

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Coahuila [kŭaŬIla] (Esperantigite : Koaŭilo) estas federacia subŝtato de Meksiko kaj situas norde, lime al Usono. Ĝi havas areon de 150 000 km² kaj loĝantaron de 2,3 milionoj. Ĝi dividiĝas en 38 komunumojn (municipoj). Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Coahuila. La ĉefurbo de Coahuila estas Saltillo. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-COA".

Coahúila norde limas al Teksaso; ĉe la lima rivero Rio Grande del Norte situas la urboj Boquillas del Carmen, Acuña kaj Piedras Negras.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo