Cochem

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cochem estas urbo en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, Germanio, borde de la rivero Mozelo. Ĝi estas la administra sidejo de la distrikto Cochem-Zell. La urba teritorio kovras areon de 21,2 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 5288 loĝantojn.

En eksterlando, ĝi estas konata ĉefe kiel turisma vinkultiva kaj vinkonsuma centro ĉe la rivero Mozelo.

La ĉefaj vidindaĵoj estas:

Panoramo de Cochem kun la Reichsburg je la dekstra flanko