Codex Carolinus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teksto de la Epistolo al la Romanoj 15,3-8

Codex Carolinus (aŭ Karola Kodekso) estas gota-latina, dulingva unciala manuskripto de la Nova Testamento datita ĉevale de la de la 6-a kaj 7-a jarcentoj. La gotika teksto estas indikata per la siglo Car, tiu latina per la siglo gue (tradicia sistemo) aŭ per 79 (de la sistemo de Beuron), ĝi reproduktas la malnovan latinan (diritan “Vetus latina”), kiu siavice estis traduko el la antikva greka fonto.[1] Tiu manuskripto estas ero de pli ampleksa kodeksa volumaro. Temas pri palimpsesto: ĝiaj kvarpaĝaj surfacoj estis jam uzita por aliaj tekstoj kaj ĝiaj antaŭaj manuskriptaj tekstoj estas plurfoje deĉifritaj, unue pere de Franz Anton Knittel.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kodex Carolinus estas unu el maloftaj dokumentoj de la Gota Biblio. Ĝi konserviĝis ĝis niaj tagoj vere fragmente. Ĝi entenas nur la tekstaĵon de la Epistolo de Sankta Paŭlo 11-15 al la Romanoj sur kvar pergamenaj paĝoj (dimensioj 26,5 x 21,5 cm). La teksto estas skribita sur du kolumnoj kun 27 linioj ĉiukolumne. La maldekstra kolumno estas gota, la dekstra latina.[2]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Romanoj 11:33-12:5; 12:17-13:5; 14:9-20; 15:3-13.[3]

Tiu teksto ne estas, kompreneble, dividita en ĉapitroj, la Sanktaj Nomoj (Sacra Nomina) estas uzita kaj en la gota kaj latina tekstoj. Ĉiuj mallongigoj de la Sanktaj Nomoj estas markitaj per maldekstra korno.[4] La teksto kiu atentigas kritikistojn estas 14,14 [5]

La palipsestaj tekstoj entenas, la malpli suba, Codex Guelferbytanus 64 Weissenburgensis; la pli suba “Etimologiojn” de Isidoro de Sevilo kaj ties ses leterojn kaj Codex Guelferbytanus A, Codex Guelferbytanus B.[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

Folio 256 verso kun la teksto al la Romanoj 12, 17-13, 1; la latina teksto estas maldekstre.

La manuskripto estas paleografie datebla, laŭ esploristoj, je la 6-a aŭ 7-a jarcentoj; laŭ Tischendorf ĝi estas datebla je la 6-a jarcento.[7] Probable ĝi estis skribita en Italio. Nenion oni scias pri ĝia pli frua historio. En la 12-a jarcento aŭ 13-a kvar ĝiaj folioj estis uzitaj kiel subporto por alia libro kaj ili estis surskribitaj per latinlingva teksto. Ĝia historio estas ligita alla sorto de de kodeksoj Codex Guelferbytanus A kaj Codex Guelferbytanus B.[8]

Dekomence, eble, la manuskripto ekestiĝis en Bobbio (Italio), kaj poste ekzistis tra Weissenburg, Majenco, kaj Prago. La duko de Brunswick ĝin aĉetis 1689.[9]

La manuskripto objektivigis antaŭ studuloj en la duono de la 18-a jarcento, kiam ĝi estis malkovrita en la Duka Biblioteko de de Wolfenbüttel. La unua priskribo pri ĝi estis prelegata de Heusinger.[10]

Franz Anton Knittel (1721–1792) en ĝi decifris du grekajn tekstojn kiujn li nomis A kaj B, kiuj tamen prenis kompleksive la definitiva nomon de Codex Carolinus.[11]

F. A. Knittel deĉifris ankaŭ la Gotan-Latinan tekston de la Codex Carolinus kaj ĝin publikigis en 1762 en Brunswick.[12]. En 1763 republikigis la tutan tekston disvolviĝante la mallongigitajn formojn.[13]

Ĝi estis republikigita de Theodor Zahn.[14]

Tamen Knittel en la etendiĝo de la formoj mallongigitaj plenumis diversajn erarojn, aparte en la latina teksto, kaj allasis diversajn lakunojn en la rekonstruo de la teksto kiel oni povas vidi en Romanoj 11:35; 12:2; 15:8). Tischendorf rennmaniĝis la latinan tekston kaj republikigis en 1855 kompletigante ankaŭ la mallongigojn de la “Nomina Sacra”, sen lakunoj.[15]

Nun la Codex Carolinus okupas la postenon no. 4148 en la Herzog August Bibliothek de Wolfenbüttel.

Specimenoj de rekonstruita-senkondesita teksto de (Romanoj 11:33-12:2)[redakti | redakti fonton]

Gotika teksto (folio 277 recto, 1 col.)[redakti | redakti fonton]

Teksto de Epistolo al la Romanoj 11,33-12,1 laŭ la redakto de Knittel.
Knittela rekobstruo[16]
Jah witubnijs goths
qhaiwa unusspilloda sind
stauos is
jah unbilaistidai
wigos is
Qhas auk ufkuntha
frathi fanins
aiththau qhas imma
raginens was
Aiththau qhas imma
frumozo f . .
jah fragildaidau imma
Uste us imma
jah thairh ina
jah in imma alla
immuh wulthus
du aivam amen
Bidja nuizwis brothrjus
thairh bleithein goths
usgiban leika izwara
saud qwiwana weihana
waila galeikaidana gotha
andathahtana
blotinassu izwarana
ni galeikoth izwis
thamma aiwa
Falluominia rekonstruo[17]
Jah witubnijs g(u)þ(i)s
hvaiwa unusspilloda si(n)d
stauos ïs
jah unbilaistidai
wigos ïs
Hvas auk ufkunþa
[.]raþi f(rauj)ins
aiþþau hvas ïmma
raginens was
Aiþ[.]au hvas ïmma
fr[../.]a gaf
jah fragildaidau ïmma
uste us ïmma
jah thairh ina
jah ïn ïmma alla
ïmmuh wulþus
du aiwam amen
Bi[.]ja nu ïzwis broþrjus
þairth bleiþein g(u)þ(i)s
usgiban leika ïzwara
saud qiwana weihana
waila galeikaidana g(u)þa
andaþahtana
blotinassu ïzwara(n)a
ni galeikoþ ïzwis
þamma aiwa

Latina teksto (folio 277 recto, 2 kol.)[redakti | redakti fonton]

Redakto de Tischendorf de Romanoj 11,33-12,5
Knittela reconstruo.[17]
et scientiae Dei
quam in enarrabilia sunt
iudicia eius
et non adsequaende
viae eius
Quis enim cognovit
intellectum Domini
aut quis ei
consiliarus fuit
aut quis ei
prius dedit
et retribuatur illi
quoniam ex illo
et per illum
in illo omnia
illi gloria
in secula amen
Rogo ergo vos fratres
per misericordiam Dei
exbibere corpora vestra
hostiam vivam sanctam
placentem Deo
consideratum
cultum vestrum
ne assimiletis
vos seculo
Tischendorfa rekonstruo[18]
et scientiae di
quam scrutabilia sunt
iudicia eius
et investigabiles
viae eius
Quis enim cognobit
sensum dni
aut quis illi
consiliarus fuit
aut quis
prior dedit illi
et reddetur ei
quoniam ex illo
et per ipsum
et in ipso omnia
ipsi gloria
in secula amen
Obsecro itaq vos fratres
per misericordiam di
ut exhibeatis corpora vestra
hostiam vivam scam
placentem do
rationabile
obsequium vestru  
nolite configuari
huic mundo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bruce M. Metzger, The Early Versions of the New Testament, Oxford University Press, 1977, Oksfordo, p. 378–382, isbn = 0-19-82617
  2. Franz Anton Knittel, Fragmenta Versionis Ulphilanae, publikigita en 1763, Upsalo.
  3. Carla Falluomini, Der sogenannte Codex Carolinus von Wolfenbüttel. (Codex Guelferbytanus 64 Weissenburgensis). Mit besonderer Berücksichtigung der gotisch-lateinischen Blätter (255, 256, 277, 280), 1999, Wiesbaden, isbn 3-447-04230-3}}
  4. Gothica
  5. George W. S. Friedrichsen, The Gothic Text of Rom. XIV 14 (τι κοινον ειναι), in Cod. Guelferbytanus, Weissenburg 64, JTS (Clarendon Press, 1937), pp. 245-247.
  6. Caspar René Gregory, Textkritik des Neuen Testaments, Hinrichs’sche Buchhandlung, 1900, Leipzig, volumo 1.
  7. JTS (Clarendon Press, 1937), pp. 245-247. Tischendorf, Editio Octava maiora, vol. III, p. 1111.
  8. Gregory kaj Scrivener en Bibliografio.
  9. Laŭ Gregory, Bibliografio.
  10. Heusinger, Jakob Friedrich (1752). De quattuor Evangeliorum Codice Graeco, quem antiqua manu membrana scriptum Guelferbytana bibliotheca servat. Guelf.
  11. Scrivener, Frederick Henry Ambrose; Edward Miller (1894). A Plain Introduction to the Criticism of the New Testament 1 (4th ed.). London: George Bell & Sons.
  12. Gregory, Caspar René (1900). Textkritik des Neuen Testaments, Vol. 1. Leipzig. p. 63.
  13. F. A. Knittel, Fragmenta Versionis Ulphilanae, Upsaliae 1763
  14. Gregory, Caspar René (1902). Textkritik des Neuen Testaments, Vol. 2. Leipzig. p. 732.
  15. Tischendorf, Constantin von (1855). Anecdota sacra et profana. Leipzig. pp. 153–158.
  16. Knittel, Franz A. Fragmenta Versionis Ulphilanae (en la). p. 1.
  17. 17,0 17,1 Gothic text in Falluomini's reconstruction at the Digitale Edition der Handschrift Cod. Guelf. 64 Weiss.
  18. Constantin von Tischendorf, Anecdota sacra et profana (Lipsiae 1855), p. 155.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carla Falluomini, Der sogenannte Codex Carolinus von Wolfenbüttel'. (Codex Guelferbytanus 64 Weissenburgensis). Mit besonderer Berücksichtigung der gotisch-lateinischen Blätter (255, 256, 277, 280). Wolfenbütteler Mittelalter-Studieny. Wiesbaden: Harrassowitz, 1999), ISBN 3-447-04230-3.
  • Carla Falluomini, Textkritische Anmerkungen zur Gotischen Bibel. AnnalSS 5, 2005 (2009).
  • Hans Henning, Der Wulfila der Bibliotheca Augusta zu Wolfenbüttel (Codex Carolinus), 1913).