Codex Guelferbytanus A

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UNCIALAJ MANUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENTO
“Codex Guelferbytanus A”
“024”
Folio 90 de Codex Guelferbytanus A, Luko 1,6.
formo = Uncialo
numero = 024
simbolo = P
teksto = kvar evangelioj (kun iuj mankoj)
dato = 6-a jarcento
lingvo = antikva greka
malkovrita = F. A. Knittel
konservita = ĉe la Biblioteko de Wolfenbüttel
dimensioj = 26,5 x 21,5 cm
tipo = teksta bizanca
kategorio = 5
noto = palimpsesto

Codex Guelferbytanus A (Gregory-Aland: Pe o 024; Soden: ε 33) estas greklingva unciala manuskripto paleografie datita je la 6-a jarcento kaj entenanta la kvar kanonajn evangeliojn.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kodekso entenas 44 dikajn pergamenajn foliojn dimensie 26,5 x 21,55 cm, enhavantajn la tekston preskaŭ kompletan de la kcar kanonaj evangelioj. Skribita ĉiupaĝe dukolumne kun sur ĉiu kolumno 24 linioj,[2] ĝi montras la nomina sacra (Mallongigojn de la Sanktaj Nomoj)(ΙΣ, ΧΣ (Christos, Kristo), ΚΣ (Kurios, Signore) ΘΣ, ΥΣ, ΠΗΡ, ΠΝΑ, ΙΛΗΜ, ΑΝΟΣ kaj ΔΑΔ) krom eraroj de jotismo.[3]

Enhavo
Mateo 1,11-21; 3,13-4,19; 10,7-19; 10,42-11,11; 13,40-50; 14,15-15,3.29-39;
Marko 1,2-11; 3,5-17; 14,13-24.48-61; 15,12-37;
Luko 1,1-13; 2,9-20; 6,21-42; 7,32-8,2; 8,31-50; 9,26-36; 10,36-11,4; 12,34-45; 14,14-25; 15,13-16,22; 18,13-39; 20,21-21,3; 22,3-16; 23,20-33; 23,45-24,1; 24,14-37;
Johano 1,29-40; 2,13-25; 21,1-11.<ewf> C. R. Gregory, "Textkritik des Neuen Testaments", Leipzig 1900, vol. 1, p. 62..</ref>

Ĝi konbiniĝas per la tavoloj sekcigitaj laŭ la eŭsebiaj kanonoj uzitaj antaŭ la invento de la moderna sekciga sistemo. Ĉar temas pri palimpsesto, la supera teksto estas latinlingva kaj gastigas la verko “Etymologiarum Libri Viginti (aŭ Origines) de Isidoro de Sevilo kaj ties leteroj /kiel en la Codex Guelferbytanus B).

Priteksta kritiko[redakti | redakti fonton]

la priteksta kritiko rimarkigas ke la kodekso estas reprezentanto de la bizanca teksta tipo. Kurt Aland ĝin lokigas en la Kategorio 5-a.[4] Franz Anton Knittel en la Duka Biblioteko de Wolfenbüttel.[5]

Paĝo de Guelferbytanus B 00474.

Ĝi nun estas gastigata ĉe la Herzog August Bibliothek (Weissenburg 64) en Wolfenbüttel.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kurt und Barbara Aland: Der Text des Neuen Testaments. Einführung in die wissenschaftlichen Ausgaben sowie in Theorie und Praxis der modernen Textkritik..
  2. Vidu la cititan Aland.
  3. a b F. H. A. Scrivener, "A Plain Introduction to the Criticism of the New Testament" (George Bell & Sons: London 1894), Vol. 1, pp. 143-144.
  4. Vidu la cititan Aland.
  5. Vidu la cititan en bibliografio Scrivener.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • K. Tischendorf, Monumenta Sacra VI (Leipzig, 1869), pp. 249-338.
  • G. Cavallo, "Ricerche sulla maiuscola biblica" (Florence, 1967), p. 92.
  • U. B. Schmid, D. C. Parker, W. J. Elliott, The Gospel according to St. John: The majuscules (Brill 2007), pp. 39-44.
  • Kurt und Barbara Aland: Der Text des Neuen Testaments. Einführung in die wissenschaftlichen Ausgaben sowie in Theorie und Praxis der modernen Textkritik. Stuttgart: Deutsche Bibelgesellschaft 1989, S. 122. ISBN 3-438-06011-6.
  • F. H. A. Scrivener, "A Plain Introduction to the Criticism of the New Testament" (George Bell & Sons: London 1894), Vol. 1, pp. 143-144.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]