Codex Pauli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Codex Pauli
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Codex Pauli estas kolektaĵo de la verkoj de de Sankta Paŭlo aŭ pri Sankta Paŭlo kun originalaj komentoj de personuloj nun regantaj kristanajn ekleziojn, aranĝita kaj publikigita dum la celebrado de la dua jarmila (2008) datreveno de la naskiĝo de la apostolo kaj omaĝe dediĉita al la papo Benedikto la 16-a, kiu anoncis kaj antaŭenigis la Paŭlan celebrigan datrevenon. Temas pri elstara arta volumo kun aparta ekumena valoro.

Ekumena. ja, pro la kunlaborado de eminentuloj de diversaj kristanaj eklezioj. Jen listo de kunlaborantoj:

Lia S. Bartolomeo la 1-a , Ekumena Patriarko de Konstantinopolo

Lia S. Kirill, Patriarko de Moskovo kaj de ĉiuj Rusujoj

Lia B. Gregoro la 3-a, Melkita Patriarko de Antiokio kaj de la tuta Mezoriento.

Lia E. Tarciso Bertone Ŝtatasekretario de la Vatikana Urbo

S. G. Dor. Rowan Williams Primaco de la Anglikana Komuneco

Dr Eduard Lohse emerita episkopo de Evangelica Eklezio de Hannover

Kaj diversaj spertuloj.

La prezentado kaj enkonduko al la Sanktapaŭlaj Skriboj estas verko de Johano-Francisko Monsinjoro Gianfranco Ravasi kaj aŭtoritataj studuloj, bibliistoj kaj teologoj.

Por Codex Pauli estis kreita aparta fonto “Paulus 2008” spegulanta la grafion de la manskribisto de la Karola Biblio de 9-a jarcento. La evangelistila koverto estas majstre manalaborita sur ligna plato dika je cm 1,2 komplete tegita per bovida felo ŝamigita kaj razita, klargrizakolora kaj garnita per ok bronzaj reliefoj inspiriĝintaj el la Bizanca Pordo de la Baziliko de Sankta Paŭlo ekstermuraga de la Muregoj kun scenoj ripetantaj la misterojn de Kristo (sur la fronta koverta flanko) kaj de la Eklesio (sur la dorsa koverta flanko).

Codex Pauli estas unusola volumo je paĝoj 424 granddimensiaj (35x48x10).

Apud la dektri originalaj greklingvaj paŭlaj leteroj, estas inkluzivitaj ankaŭ la grekaj kaj italaj tekstoj de la Agoj de la Apostoloj, de la Epistolo al la Hebreoj kaj selektaĵo de apokrifaĵoj koncernantaj Paŭlon (Agoj de Paŭlo, kromaj leteroj al la Korintanoj, martiro de Sankta Paŭlo, Agoj de Paŭlo kaj Tekla, letero al la Laodikeanoj, korespondaĵo inter Paŭlo kaj Seneko kaj apokalipso de Paŭlo).

Ĉiuj tekstoj konkludiĝas per zorge farita prezentado de la plej famaj ekzegeziistoj de Sankta Paŭlo kun fina paĝo de Monaĥa Lectio (Legaĵo).

Codex Pauli ampleksas 424 paĝojn granddimensiaj (cm. 35x48x10). La eldonkvanto limiĝas al 998 ekzempleroj numeritaj, eldonitaj de banko Intesa-San Paolo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

[1] Arkivigite je 2010-01-16 per la retarkivo Wayback Machine

[2]

[3]