Codiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Codiro (ruse цоканье [COkanje]) estas nedistingo inter la sonoj [c] kaj [ĉ], specifa por multaj nord-okcidentaj dialektoj de la rusa lingvo kaj orientaj dialektoj de la pola lingvo (en la pola kutime nomiĝas mazurado).

Kutime anstataŭ ambaŭ sonoj oni prononcas [cj]. Foje ambaŭ sonoj estas anstataŭigataj per [ĉ], tiam oni parolas pri ĉodiro.

Codiro ekzistas de pli ol mil jaroj. Interalie, ĝi estis tipa por Malnova Novgoroda dialekto kaj respeguliĝas en skribaj dokumentoj, trovitaj en Novgorod (arboŝelaj mesaĝoj).