Arabia kofeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Coffea arabica)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arabia kofeo
floroj de arabia kofeo
floroj de arabia kofeo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Rubiacoj Rubiaceae
Genro: Kofeo Coffea
Coffea arabica
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ĉerizaspektaj beroj de Coffea arabica

La arabia kofeo[1] (latine Coffea arabica), estas specio de kofeo indiĝena en la montaroj de Jemeno en la araba duoninsulo, tial ĝia nomo, sed ankaŭ en la sudokcidentaj Etiopaj Altaĵoj kaj en sudorienta Sudano.

Coffea arabica estas kredita esti la unua specio de kofeo se temas pri esti kultivita, estante kreskigita en sudokcidento Arabujo dum pli ol mil jaroj. Ĝi estas konsiderita produkti pli bonan kafon ol la alia ĉefa komerce kultivita kofeospecio, fortika kofeo (Coffea canephoraCoffea robusta). La arabia kofeo enhavas malpli da kafeino ol iu ajn alia profesie kultivita specio de kafarbo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Sovaĝaj plantoj altas ĝis 9 kaj 12 metrojn, kaj havas malferman multbranĉan kronon; la folioj estas kontraŭstarantaj, simple elipsaj-ovalaj ĝis longformaj, 6–12 cm longaj kaj 4–8 cm larĝaj, brile malhele verdaj. La floroj estas blankaj, 10-15-mm en diametro kaj kreskas en akselaj grupoj. La frukto estas drupo - (kvankam ofte nomita "bero") 10-15-mm en diametro, maturiĝante hele ruĝa ĝis purpura kaj tipe enhavas du semojn, nomatajn kafofaboj".

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa specio estis unue priskribita fare de Antoine de Jussieu, kiu nomis ĝin Jasminum arabicum post studado de specimeno de la Botanikaj Ĝardenoj de Amsterdamo. Karolo Lineo lokis ĝin en sia propra genro Coffea en 1737 [2].

Disvastiĝo kaj biotopo[redakti | redakti fonton]

Origine trovita en la sudokcidentaj altaĵoj de Etiopujo, la arabia kofeo estas nun malofta tie en sia natura stato, kaj multaj populacioj ŝajnas esti miksitaj indiĝenaj kaj plantitaj arbedoj. Ĝi estas ofta tie kiel subarbaraĵo. Ĝi ankaŭ estis reakirita de la Boma-Altebenaĵo en sudorienta Sudano. La arabia kofeo estas ankaŭ trovata sur Marsabit-Monto en norda Kenjo, sed estas neklare ĉu tio estas vere indiĝena aŭ ne [3]. Jemeno ankaŭ estas kredita havi indiĝenan arabian kofeon, kultivata en kampoj.

Historio kaj legendoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo, homa kultivado de kafo komenciĝis kiam oni rimarkis ke kaproj en Etiopujo estiĝis tre vivemaj post manĝado de la folioj kaj fruktojn de la kafarbo. En Etiopujo ankoraŭ nuntempe ekzistas iuj ejoj kie homoj trinkas tizanon farita de la folioj de la kafarbo. La unua skriba registraĵo pri kafo farita de rostitaj kafosemoj venas de arabaj akademiuloj kiuj skribis ke ĝi estis utila en plilongigado de ilia labortempo. La araba novaĵo en Jemeno de farado de trinkaĵo de rostitaj faboj, disvastiĝis unue inter la egiptoj kaj la tjurkaj popoloj kaj poste tra tuta la mondo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. kofeo arabia kofeo en PIV ĉe vortaro.net
  2. Charrier A, Berthaud J. (1985) “Botanical Classification of Coffee”, Clifford MH, Wilson KC: Coffee: Botany, Biochemistry and Production of Beans and Beverage. Westport, Connecticut: AVI Publishing, p. 14. ISBN 0-7099-0787-7. angle
  3. Charrier A, Berthaud, p. 20

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • angle Silvarolla, Maria B.; Mazzafera, Paulo, Fazuoli, Luiz C.. (2004) A naturally decaffeinated arabica coffee 429, p. 826. doi:10.1038/429826a.
  • angle Weinberg, Bennet Alan; Bealer, Bonnie K.. (2001) The World of Caffeine: The Science and Culture of the World's Most Popular Drug (La mondo de kafeino). Nov-Jorko: Routledge. ISBN 0415927226.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]