Cogealac

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cogealac [koĝalak] estas komunumo en Rumanio, distrikto Constanța. Al ĝi apartenas la vilaĝoj: Gura Dobrogei, Râmnicu de Jos, Râmnicu de Sus kaj Tariverde. Ili entute havas pli ol 7 000 loĝantojn, Cogealac mem ĉ. 3 400.

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas en la sudorienta Rumanio, 48 km norde de Konstanco kaj 38 km norde de Năvodari.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la komunumo estis inter 1890 kaj 1905 Hogeainlik/Kocalak, la turka nomo signifas granda poŝto, tie estis ripozejo de poŝtoportistoj kaj tie ŝanĝis la ĉevalojn la portistoj. Mallongtempe, en la komenco de la 20-a jarcento, ĝi havis la nomon Domnești.

Laŭ fontoj, la vilaĝon fondis 44 germanaj familioj alvenintaj el Besarabio, iliaj posteuloj estis perforte alisetligitaj en Germanion en 1940 kadre de la programo Heim ins Reich.

Sur la areo de Cogealac oni elfosis restaĵojn de vilaĝo el la 2-a jc. a.K., kiu apartenis verŝajne al la iama Histrio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]