Colalaila
Colalaila - hebree "la tutan nokton" - estas klezmer-muzika ensemblo fondita dum 1986 en Germanio fare de la israela klarnetistino Irith Gabriely. Krom Irith Gabriely apartenas al ĝi Peter Przystaniak (piano), Stefan Welsch (violonĉelo) kaj Susanna Laubstein (violino) - ĉiuj kvar elstaraj solistoj kun profunda eduko en klasika muziko.
La ensemblo koncerte prezentas repertuaron el klezmera kaj klasika muziko, Ĵazo kaj propraj komponaĵoj de Peter Przystaniak. Koncertejoj dum la lastaj jaroj inter alie estis estis la Filharmoniejoj de Berlino kaj Ludwigshafen aŭ la kastelo de Kijlo en Germanio, sed ankaŭ haloj en aliaj eŭropaj landoj.