Coleman Hawkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Coleman Hawkins
Coleman Hawkins en klubejo Spotlite Club, proks. septembron de 1947.Foto de William P. Gottlieb.
Coleman Hawkins en klubejo Spotlite Club, proks. septembron de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.
Bazaj informoj
Ĝenroj ĵazo
Instrumentoj saksofono
v  d  r
Information icon.svg

Coleman "Hawk" HAWKINS (n. 21-an de novembro 1904 en Sankta Jozefo, Misurio; m. 19-an de majo 1969 en Novjorko) estis usona ĵazmuzikisto (tenorsaksofono kaj klarneto). Li validas kiel patro de la tenorsaksofon-ludado kaj estis krom Lester Young unu el la unuaj stilstampaj soloistoj sur la instrumento. En sia kariero daŭranta de 1922 ĝis 1969 li apartenis laste al la ĉefstila ĵazo, akceptis tamen ankaŭ defiojn, ludante kun la respektivaj avangardistoj siatempaj. Liaj ŝerconomoj estis Hawk kaj Bean.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj (ekde 1904 ĝis1934)[redakti | redakti fonton]

Coleman Hawkins devenis de mezklasa familio kaj alkreskis en la mezokcidento de Usono. Lia patrino ludis pianon kaj orgenon. Kiam li aĝis kvar jarojn, ŝi instigis junan Hawkinson lerni pianludon. en la aĝo de sep jaroj li komencis ludi violonĉelon kaj en la aĝo de naŭ jaroj li ricevis C-tenorsaksofonon. Siajn unuajn prezentadojn li faris en la aĝo de dek du jaroj je lernejaj aranĝoj en triopo kun piano kaj frapinstrumentaro, kio famigis lin surloke. Liaj gepatroj post tio sendis lin por plua muzika edukado al Topeka (Kansaso); tie li renkontis pianiston Jesse Stone kaj lian bandon Blue Serenaders, al kiu li aniĝis por kelkaj monatoj. Ties muziko estis teritoria ĵazo kun malstreĉa du-pulsa ritmo.[1]

Ekde 1921 li laboris kiel muzikisto en Kansasurbo; en aprilo vodevilbluso-kantistino Mamie Smith enprenis la deksepjarulon en sian akompanbandon Jazz Hounds kaj povis persvadi liajn gepatrojn, lasi lin koncertvojaĝi kun ŝi. Hawk ludis tie bluson kaj novorleanan ĵazon laŭ stilo de King Oliver kaj Louis Armstrong. Lia tiama kolego Garvin Bushell memoriĝis, ke Smith venigis Hawkinson precipe pro tio en sian bandon, ĉar li povis legi notojn; „li estis je ĉi tiu instrumentoj pri ĉio pli progresinta, ol mi vidis iam ajn … Li povis ĉion legi kaj eraris pri neniu noto … Kaj li ludis sian saksonon ne, kvankam ĝi estus trumpeto aŭ klarneto, kiel tiam estis kutime. Li ludis pri la akordoj, ĉar li kiel infano estis ludinta pianon.“[2]

Komence de majo 1922 la Jazz Hounds gastis pro surdiskigoj en Novjorko („Mean Daddy Blues“); tiutempe Hawkins ankaŭ prezentis intermetaĵojn per violonĉelo. Intertempe li fariĝis stelulo kaj allogulo de la bando, ricevis tamen nur malmultajn eblecojn por solooj, kio instigis lin eksigi kaj resti en Novjorko. Tie li ekhavis laboron en la bandoj de Ralph Jones kaj Cecil Smith, ĝis kiam li eniĝis en la renoman orkestron de Wilbur Sweatman. Tie lin aŭdis Fletcher Henderson, kiu forvarbis lin en 1924 por sia bando. Komence li ĉeestis tamen nur malmultajn surdiskigojn, ekz. de „Dicty Blues“ la 9-an de aŭgusto 1923.

Daŭre li apartenis al la bando nur tiam, kiam ĉi tiu ricevis dungitecon en klubejo Alabam. Finfine estis Roseland Ballroom, kie li ekde septembro de 1924 apud Don Redman kaj Louis Armstrong leviĝis al ĉefa soloisto kaj evoluigis sian propran stilon, kiel ekzemle en „The Stampede“ de 1926 kaj en la furorajo „Queer Notions“ 1933. En ĉi tiu tempo li unuafoje geedziĝis kun dancistino nome Gertrude, kiun li ankoraŭ konis el sia tempo ĉe Mamie Smith. En 1929 la du eksgeedziĝis.

„Plej malfrue ekde 1929 la famo de Hawkins kiel plej bona tenorsaksofonisto estis ne pridisputata pro la diskoj kaj prezentadoj kun Fletcher Henderson, kaj lia influo sur aliaj saksofonistoj, ne nur tenorsaksofonistoj, estis treege impresa“, skribis lia biografiisto Teddy Doering.[3] Tial oni dungis Hawkinson pli kaj pli ofte por sonregistradoj de aliaj bandestroj aŭ produktistoj, ekz. je la bando Little Chocolade Dandies septembron de 1929, mallonge poste je McKinney’s Cotton Pickers kaj kun la bando Mound City Blue Blowers de Red McKenzie, kun kiu li surdiskigis „If I Could Be with You“. Fine de 1930 la bando de Henderson translokiĝis ekde Roseland al Connie’s Inn, keloklubejo altrenoma, el kiu oni disradiis radioelsendojn.

Coleman Hawkins kaj Buck Washington: „I Ain't God (!) Nobody“, duopo-registraĵo de la 8-a de marto 1934

Kulmino en la verkado de Hawkins ĉe Henderson estis „It's the Talk of the Town“ el 1932, laŭ Joachim-Ernst Berendt verŝajne la unua grandioza soloa balado-interpretaĵo de la ĵazhistorio.[4] La 29-an de septembro 1932 ekestis unuaj sonregistraĵoj de Hawkins je propra nomo kun la anglo Spike Hughes, kiu lin informis pri tio, kiom alta estas lia famo en Eŭropo. Antaŭe li aŭdis kolegon ĵus revenintan el Eŭropo paroli pri tio, kiel bonaj estas tie la laborkondiĉoj por muzikistoj, aparte por nigruloj. Senprokraste li sendis telegramon al Jack Hylton, la „angla Paul Whiteman“, en kiu nur staris: „Mi volas iri al Anglujo.“[5] Hylton respondis jam sekvan tagon; Hawkins petis liberpermeson de Fletcher Henderson, ĉar li kredis, ke li restos nur unu aŭ du monatojn en Eŭropo. Finfine li tamen restis ĝis 1939.

Mallonge antaŭ lia forveturo al Eŭropo John Hammond produktis en marto de 1934 duopo-registraĵojn de la saksofonisto kun pianisto Buck Washington; ŝajnas, kvazaŭ ĉi tiuj registraĵoj („I Ain't Got Nobody“ kaj „It Sends Me“) parte per sia „abrupteco kaj kuraĝemo laŭ nuntempa rigardo efikis kiel antaŭombro de bibopo“ .[6]

Al la decido, labori kelktempon en Eŭropo, ankaŭ kontribuis la „detronigo“[7] de Hawkins komence de la jaro 1934, kiam li restis kun la orkestro de Henderson en Kansasurbo kaj en la nov-malfermita noktoklubejo Cherry Blossom trafis sur Lester Young, Ben Webster, Herschel Evans kaj pluajn kansasurbajn tenorsaksofonistojn. Mary Lou Williams estis aŭdatestantino de ĉi tiu spontankoncerto: „Bean Hawkins ne kalkulis pri tio, ke la Kaycee-tenoristoj[8] estis tiel grandiozaj, kaj estis malcerta kaj ne povis trovi rektan linion, kvankam li ludis la tutan matenon.“[9]

En Eŭropo (1934–1939)[redakti | redakti fonton]

Jack Hylton

Li forlasis Novjorkon la 30-an de marto kaj ludis post sia alveno en Londono komence en la granda orkestro de Jack Hylton kiel ankaŭ en la pli malgranda ensemblo, kiun estris lia edzino Ennis; Kristnaskon de 1934 Hawkins unuafoje iris al Parizo. Li estis planinta kelkajn prezentadojn en Germanujo, sed la nazia reĝimo malpermesis al nigrulo Hawkins la envojaĝon. Hylton postlasis Hawkins-on en Nederlando, kie tiu ĉi ludis kun Theo Uden Masman kaj lia bando Ramblers. La kunlaboro kun Ramblers kulminis en tri sonregistradaj kunsidoj februaron kaj aŭguston de 1935 („I Wanna Go Back to Harlem“). Jam post la unua kunsido Hawkins decidiĝis, ne reveni kun Hylton al Anglujo; Parizo lin allogis. Februaron li oprezentis kadre de koncerto kun francaj muzikistoj enSalle Pleyel, kiun organizis la Hot Club de France. En marto li surdiskigis kun la orkestro de Michel Warlop; partoprenis la steluloj de Quintette du Hot Club de France, Django Reinhardt kaj Stéphane Grappelli. Poste Hawkins vaste vojaĝis tra Skandinavujo, kie li entuziasme estis akceptita. Post pli longa restado en Svisujo[10] ekestis la 28-an de aprilo 1937 liaj famaj sonregistraĵoj kun Benny Carter, Reinhardt kaj Grappelli por Swing en Parizo, kie ili surdiskigis „Honeysuckle Rose“ kaj „Crazy Rhythm“.

Coleman Hawkins ludas la komponaĵo de Fats Waller: „Honeysuckle Rose“, 12 sekundojn

La jaron 1938 Hawkins pasigis ĉefe en Nederlando, kie li ludis inter alie en Negro Palace en Amsterdamo, kaj en Belgujo; tie li ludis en Namur en la bando de sia samlandano Arthur Briggs. Li provis ricevi laborpermeson por Anglujo, kiun rifuzis tamen al li la muzikisto-sindikato. Per ruzaĵo liaj anglaj fervoruloj sukcesis venigi lin en la landon: la saksofonproduktanto Selmer organizis vojaĝon tra Britujo, kiu servu al „fakinstruo“, ĉar Hawkins nur ludos por muzikistoj. Sur tio la sindikatoj ne havis influon, kaj Hawkins vojaĝis en marto kaj aprilo tra Anglujo. Poste li fakte volis reveturi al Nederlando, sed la streĉita situacio en Eŭropo instigis lin al reveturado al Usono. Okazis kelkaj prezentadoj en Anglujo, denove kun Hylton; Hawkins estis anoncita kiel „variete-artisto“. La lastaj antaŭmilitaj sonregistraĵoj okazis fine de majo kun la orkestro de Hylton; poste li revenis komence de julio al Nederlando kaj estis denove en Novjorko 31-an de julio.

Svingobandetoj, Body and Soul kaj bibopo (1939–1945)[redakti | redakti fonton]

Dum liaj kvin jaroj ekster Usono tie ŝanĝiĝis la ĵazmondeto; novaj saksofonistoj kiel Chu Berry kaj Ben Webster (tiuj unu post la alia okupis la lokon de Hawkins ĉe Henderson) altiris al si atenton, ĉefe tamen Lester Young, kiu ne plu devis timi la konkurencon de sia konkuranto Herschel Evans mortinta malmultajn monatojn antaŭe. En ĉi tiun situacion revenis Coleman Hawkins; kaj lia reveno tuj diskoniĝis. Lester Young ĵus prezentis kun Billie Holiday, kiam envenis Hawkins; Rex Stewart raportis pri ĉi tiu momento: „Bean enmarŝis, elpakis sian instrumenton kaj ludis je ĉies surprizo kun ili.“[11]

Koncertanonco por Coleman Hawkins

Jam antaŭ sia forveturado en Usonon Coleman Hawkins estis klariginta siajn venontajn laboreblecojn; li havis la elekteblecon, prezenti kun propra bando en Kelly's Stable (141 Okcidento, 51-a Strato). ĉar liaj dezirataj muzikistoj kiel Red Allen, Benny Carter, Roy Eldridge, John KirbyTeddy Wilson sukcese laboris en aliaj bandoj, li kunmetis okopon kun junaj muzikistoj kaj kantistino Thelma Carpenter. Kun sia bando li prezentis en Arkadia, dancejo ĉe Broadway. La 11-an de oktobro 1939 la bando iris en studio, por sonregistrigi por la eldonejo Bluebird kvar titolojn.

„Tri pecoj jam estas enkestigita, kaj kvazaŭ kiel aldono, por ke du diskoj povas estis plenigitaj, sur la programo staras „Body and Soul“, kiu kutime servis kiel finaĵoj de la klubejaj prezentadoj“, skribis recenzisto Werner Wunderlich pri la historia kunsido. „elstarajn muzikistojn Hawkins ne havas en sia ensemblo, do li kun sia tenorsaksofono estas la ununura soloisto je ĉi tiu peco. Kaj ĝuste ĉi tiu lia versio de la ofte ludata peco fariĝas mejlŝtono, jarcentoregistraĵo de la ĵazo, ekzempla por ĵazbalado. Per „Body and Soul“ Coleman Hawkins evidentiĝas kiel unu el la vere grandaj, kiel „patro de la tenorsaksofono“, diris Wunderlich en sia recenzo de la „Jahrhundertaufnahmen des Jazz“. „La perfekta arkitekturo de lia soloo, en kiu ĉiu tono kun samtempe deviga logiko kaj arda intenseco kondukas al la venonta, por sennombraj generacioj fariĝis neforgesebla leciono pri la drameca strukturo de improvizado“, konstatas Marcus A. Woelfle en sia kontribuaĵo al „Body and Soul“ en la libro pri ĵazaj normkantoj. Nun al Hawkins per „Body and Soul“ sukcesis grandioza reveno [12] – „Body and Soul“ estis la ununura titolo, per kiu Hawkins antaŭeniĝis en la ranglisto de Billboard sur rangon 13, restis ses semajnojn en la furorkantaj ranglistoj kaj per tio ankaŭ entuziasmigis la „publikegon“.[13] Revuo Down Beat distingis lin kiel tenorsaksofonisto de la jaro, post kiam lin dum lia tempo en Eŭropo tenorsaksofonistoj kiel Lester Young estis preminta en la fonon.

Dizzy Gillespie decembron de 1955, foto de Carl van Vechten

Februaron de 1941 finiĝis la dungiteco en Kelly’s Stable; la impresario Joe Glaser trovis finfine prezenteblecon en Dave’s Swingland en Ĉikago. Tie li direktis bandon inter alie kun Darnell Howard kaj Omer Simeon; pro la sonregistrada bojkoto tamen ĝis 1943 ne ekestis surdiskigoj. Dum koncertvojaĝo en Indianapolis surprizite de la ekmilitado de Usono kadre de la Dua Mondmilito, li baldaŭ rimarkis, ke la laboreblecoj nemezureble plimalboniĝis, kaj reiris kun sia dua edzino Dolores Sheridan, kiun li edzinigis en Ĉikago, al Novjorko. Tie li la 24-an de decembro denove prezentis en Kelly's Stable kun nova sesopo, al kiu ankaŭ apartenis Kenny Clarke kaj Ike Quebec. Post longa foresto de la sonregistro-studioj li kunlaboris je kunsido por muzikistoj, kiuj gajnis la premion Poll de revuo Esquire. Tion organizis Leonard Feather por Commodore; kunludantoj de Hawkins estis inter alie Art Tatum, Oscar Pettiford kaj Cootie Williams.

La juna basisto Oscar Pettiford, kiu ege impresis Hawkins-on per siaj aŭdacaj harmoniaj ideoj, ĉeestis je liaj venontaj kunsidoj kun Eddie Heywood respektive Ellis Larkins kaj Shelly Manne decembron 1943, kiu surmontris unuajn antaŭsonojn de bibopo („Voodte“ kaj „The Man I Love“). En ĉiustelularo inter alie kun Armstrong, Eldridge, Jack Teagarden, Lionel Hampton, Red Norvo kaj Billie Holiday Hawkins prezentis la 18-an de januaro 1944 dum la mita koncerto en la Metropola Operejo.

Kiam meze de la 1940-aj jaroj aperis bibopo, multaj pli maljunaj muzikistoj havis problemojn kun la moderna ĵazstilo; ne tiel Hawkins, ĉar li sciis, kiom multe li povos kontribui al ĉi tiu nova muziko.[14] Februaron de 1944 okazis renkonto kun la bibopa trumpetisto Dizzy Gillespie, kies titolon „Woody’n You“ Hawkins poste surdiskigis. Partoprenis Don Byas, Clyde Hart kaj Max Roach; la titolo validas kiel unu el la plej fruaj sonregistraĵoj de alvenanta bibopo. Meze de 1944 Hawkins enprenis por koncertvojaĝo en sian kvaropon Teloniuson Monk, kies progesemajn ideojn li ŝatis.[15] Poste la kvaropo ludis en Klubejo Downbeat; sonregistro-kunsido okazis la 19-an de oktobro („On the Bean“, „Flyin’ Hawk“ kaj „Drifting on a Reed“); ĉi tio estis la entute unuaj studioregistraĵoj de Thelonious Monk.

Coleman Hawkins kaj Thelonious Monk: „Drifting on a Reed“, Sonregistraĵo de la 19-a de oktobro 1944

Coleman Hawkins tamen plue kunlaboris kun la „tradiciistoj“ kiel Eldridge, Ben Webster, Earl Hines, Teddy Wilson kaj Cozy Cole aŭ kun blankulaj muzikistoj el la rondoj de George Wettling kaj Jack Teagarden. Fine de 1944 li akceptis dungitecon – sen Monk, kiu ne volis forlasi Novjorkon – en Los-Anĝeleso; laŭ rekomendo de Pettiford trumpetisto Howard McGhee envenis en la ensemblon; ĉe-piane sidis Charles Thompson. Post prezentadoj en Bufalo, Detrojto kaj Ĉikago ili koncertis la 1-an de februaro 1945 en la klubejo Billy Berg's ĉe la Vino-Strato en Los-Anĝeleso; per tio Hawkins kaj siaj muzikistoj estis la unuaj, kiuj alportis la bibopon al la okcidenta marbordo de Usono, ankoraŭ antaŭ Dizzy Gillespie kaj Charlie Parker, kiuj prezentos tie je la fino de la jaro.

La postmilita tempo (1945–1959)[redakti | redakti fonton]

Charlie Parker ludis en la novjorka klubeo Spotlite kaj intertempe estis renomiĝinta; Hawkins aŭskultis lin tie kun intereso. Aprilon kaj majon de 1946 li partoprenis kun li same kiel kun Lester Young, Buck Clayton, Buddy Rich kaj aliaj vastan koncertvojaĝon kadre de Jazz at the Philharmonic; interese por la aŭskultantoj estis precipe la interrenkonto de Hawkins kaj Lester Young. En 1946 li ankoraŭ surdiskigis kune kun J. J. Johnson kaj Fats Navarro kelkajn baladojn. Majon de 1947 Hawkins reiris al Novjorko kaj ludis pretertempe en Three Deuces; junion de 1947 Miles Davis, Hank Jones kaj Kai Winding ludis en la ĉiustelularo de Hawkins (Bean A Re-Bop). En 1948 li sonregistris sian soloimprovizaĵon „Picasso“, improvizado pri la akordoj de „Body and Soul“, la unua senakompana saksofona soloregistraĵo en ĵazo; la ideo pri la titolo devenis de Norman Granz.[16]

Coleman Hawkins kaj Miles Davis, proks. septembron de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Fronte al la malfacilaj laboreblecoj Hawkins estis feliĉa pri invito al la unua ĵazfestivalo en Parizo en la Marigny-Teatrejo kaj al pluaj koncertoj. Tie li ludis kun Howard McGhee, Erroll Garner, John Lewis kaj Kenny Clarke, kiu volis resti en Parizo. Ree en Usono li laboris plejparte kiel liberprofesia muzikisto; sed urĝis lin, post denova koncertvojaĝo kun JATP kaj malpliiĝa intereso de la publiko, denove labori en Eŭropo. En Parizo li formis novan ensemblon por vojaĝo al Londono kaj Bruselo, al kiu apartenis Clarke kaj James Moody. Denove en Parizo, li surdiskigis kun Clarke kaj Pierre Michelot por diskeldonejo VogueSophisticated Lady“.

Dumtempe Hawkins havis alkoholproblemojn, ĉar ĝi estis malsaniĝinta je depresioj; krome li suferis pro tio, ke kelkaj kritikistoj stampis li kiel „eksmodigsinta“. Kun la malleviĝo de la bibop-ondo lia stelo re-ekbrilis kadre de la kreska intereso pri ĉeftendenca ĵazo. Krome la junaj kolegoj el la bibopaj rondoj admiris lin; fine de 1950 li formis mallongvivan ensemblon kun Kenny Drew, Tommy Potter kaj Art Taylor, kiuj rigardis kiel honoro ludi kun li. Aŭtunon de 1951 li povis fari surdiskigo-kontrakton kun Decca; la sonregistradoj tamen estis malmulte kontentigaj, ĉar la firmao atendis de li plaĉajn versiojn de popkantoj kun arĉinstrumentoj. En 1953 li do ne plu plilongigis la kontrakton kaj ludi en ensemblo kun Roy Eldridge, al kiu apartenis Art Blakey kaj Horace Silver, de kiu tamen ne ekzistas sonregistraĵoj. Ĉe Savoy aperis en 1954 unua multtitola disko sub la nomo de Hawkins, kiu tamen ne estas fermita albumo, sed kolekto da pli malnovaj kaj pli novaj registraĵoj de parte katastrofa sonkvalito[17]. Kun Illinois Jacquet li vojaĝis en 1954 tra usonaj militbazoj en Eŭropo.

Buck Clayton

Someron de 1954 li kunlaboris je improvizad-kunsidoj, kiujn organizis Columbia sub la nomo de Buck Clayton kaj kiuj apartenis al la unuaj longeludaj diskoj. Tie renkontiĝis ĉefe muzikistoj el la malnova Count Basie Orchestra. Je la Newport Jazz Festival de 1956 Hawk estis festata. Post kelkaj albumoj por la eldonejoj Jazztone, Coral, Urania li surdiskigis por RCA Victor (Hawk in HiFi kun arĉorkestro) kaj Riverside. Por ĉi-lasta ekestis marton de 1957 The Hawk Flies High, kun kiu li ekligiĝis al la brilegaj bibop-jaroj. Je tio li dungis muzikistojn el ĉi tiu tempo, J. J. Johnson, Hank Jones, Oscar Pettiford kaj Idrees Sulieman, kiu devenis el la medio de Monk, dum kiam Jo Jones kaj Barry Galbraith pli sindediĉis al ĉeftendenca ĵazo. Malgraŭ la ĉeestantaj bibop-muzikistoj tio estis la respondo de Hawkins al la tendencoj reen al la radikoj en la tiam enmoda malmolbopo; jen bluso kaj gospelo ludis fundamentan rolon.[18]

Finfine Hawkins havis en 1957 la eblecon registroludi por la nova diskeldonejo de Granz, Verve, ekzemple duope kun Ben Webster por la albumo Coleman Hawkins Encounters Ben Webster, kaj mallonge poste kun la triopo de Oscar Peterson por la albumo The Genius of Coleman Hawkins. Li pli kaj pli ektenis la rolon de aŭtoritatulo en ĵazo, metis sian tamen ĉiam denove al defioj. Sian malfermecon por novaj tendencoj li montris per sonregistraĵoj kun Max Roach kaj Sonny Rollins, kun kiuj li ludis por Freedom Now Suite; poste li kunlaboris ĉeflanke de John Coltrane pri la albumo de Monk, Monk’s Music, kaj ludis kun Eric Dolphy en la akompanbando de Abbey Lincoln. Fine de la jaro li partoprenis la mitan televidelsendo The Sound of Jazz, kie li je „Fine and Mellow“ lastan fojon ludis kun Lester Young. Krome li ludis meze de la 1950-aj jaroj plej ofte en Metropole kaj je la 7-a Avenuo ĉe Times Square sen konstanta ensemblo kaj kunlaboris je registrad-kunsidoj de J. J. Johnson, Charlie Shavers, Red Allen kaj Cootie Williams/Rex Stewart.

Jam en 1958 Hawkins komencis surdiskigi por eldonejo Prestige, komence kun Swingtet, kiun li estris kune kun Tiny Grimes kaj kun kiu ekestis Bluesgroove. Sekvis albumoj kiel Soul, Hawk Eyes, At Ease kaj Night Hawk kun ŝanĝiĝaj akompanbandoj, en kiuj Hawkins renkontis la junan malmolbopan generacion kun muzikistoj kiel Ray Bryant, Ron Carter, Kenny Burrell, Tommy Flanagan kaj Red Garland. Muzike li enprenis dum ĉi tiu fazo erojn de soŭlo, ritmenbluso kaj malmolbopo; lia larĝa, vibroriĉa tenorsono denove estis demandata.

Tuj antaŭ la morto de sia multjara konkuranto Lester Young, dum kiam tiu ĉi post multjara, preskaŭ seninterrompa alkoholo- kaj mariĥuano-konsumo nur estis ombro de sia memo, Hawkins, malgraŭ famiĝinte pli frue ol Young, laŭ taksado de recenzisto Joachim Ernst Berendt ankoraŭ tenis sian malnovan, nedifekteblan viglecon kaj forton.[19]

La lastaj jaroj (1960–1969)[redakti | redakti fonton]

Benny Carter

Aprilon de 1960 li koncertis en Essen kun Oscar Pettiford, Kenny Clarke kaj Bud Powell; En 1960/61 ekestis revido-registraĵo kun Benny Carter; komence sur la propra albumo de Hawkins, Bean Stalkin’, poste sur tiu de Carter ĉe Impulse, Further Definitions, reproduktaĵo de sia mita kunsido en Parizo el 1937 kun Grappelli kaj Django Reinhardt. En 1962 li koncertvojaĝis kun Duke Ellington, en 1963 ĉe Newport li duelludis kun Sonny Rollins kaj en 1963/1964 denove li estis survoje kun Jazz at the Philharmonic; alikaze li muzikis en Village Gate kun sia nova akompanbando el Flanagan, Major Holley kaj Eddie Locke.

Nova krizo ekestis, kiam li kiel sesdek-jarulo kun tri gefiloj enamiĝis en dudek-jarulino, kiu lin tamen baldaŭ forlasis; pli fortaj depresioj kaj alkoholekscesoj sekvis. En 1964 la prezentadoj maloftiĝis, komence de 1965 li prezentis en Five Spot kun Eddie Locke, Barry Harris kaj Buddy Catlett. Je Hawkins, kiu ĉiam jam estis drinkegemulo, la ega alkoholkonsumo ankaŭ ekestere evidentiĝis: „La iam sinflegema viro ĉesis razi sin kaj iri al la frizisto (…) Lia vestaĵo fariĝis malflegata kaj ankaŭ lia sintira iro kaj kadukiĝe efika korpo estis tipaj por maljunulo“.[20]

Norman Granz apartenis al la malmultaj restintaj amikoj, kiuj provis helpi lin; tiu kunprenis lin en 1966 denove al la koncertaro Jazz at the Philharmonic (soloo „September Song“). Kvankam la koncertvojaĝo al la pli sukcesaj momentoj de liaj malfruaj jaroj, la signoj de kaduko estis ne-pretervideblaj. Kritikisto Arrigo Polillo skribis tiam: „Ĉu ĉi tiu barbhava kaj ne-sinflegema viro, kiu ŝajnis estis pli aĝa ol sepdek jaroj, vere estus li, Coleman Hawkins? Oni ne volis fidi al siaj propraj okuloj. Al siaj oreloj oni rajtis fidi, kaj tio estis la miriga; malgraŭ ĉio Hawk ankoraŭ estis granda majstro.“[21]

Post kiam li en la sama jaro en Oakland kolapsis sur la scenejo, Hawkins devis iri en malsanulejon. Li ja resaninĝis, faris tamen dum la koncertvojaĝo tra Eŭropo en 1967 kun la triopo de Oscar Peterson tiel deprimigas impreson, ke Ralph Gleason eĉ supozis, ke li volas morti. Hawk, kiu ĉiam preferis elegantajn kostumojn, „aspektis kiel hirta vaganto.“[22] En Barcelono la publiko malaplaŭdis lin, dum kiam la londona publiko povis travivi akcepteble ludantan Hawkins-on. La 13-an de februaro dum koncertvojago tra Danujo ekestis liaj lastaj sonregistraĵoj por Storyville kun Kenny Drew kaj NHOP, kiuj li ankoraŭ montris lin surprize bonfarta; „konvena fino post tiel longa sonregistra kariero“, laŭ Teddy Doering.

Barry Harris

Januaron de 1969 lia patrino mortis en la aĝo de 96 jaroj, kiu lin faligis lin pli profunden en depresion. La reston de la vintro Hawkins plejparte pasigis en novjorka apartamento; sed en marto li ludis en Fillmore East; en Ĉikago okazis lasta renkonto kun Roy Eldridge kaj Barry Harris okaze de televidproduktaĵo. Post lia reveno okazis plena kolapso. Oni diagnozis je li bronkan pulminflamon kaj ĝenerala malforto pro subnutrado. Barry Harris zorgis por la transporto en la malsanulejon Wickersham Hospital, kie kelkaj amikoj lin ankoraŭ vizitis, Monk, „ĵazbaronino“ Nica kaj la novjorka „ĵazpastro“ John Garcia Gensel. Li mortis la 19-an do majo 1969. La programo, ankoraŭ registrita en Ĉikago, estis tutlande dissendata kiel memoriga elsendaĵo.

La funebrosolenaĵoj[redakti | redakti fonton]

Enirejo de Woodlawn Cemetery ĉe Jerome Avenue

La funebrosolenaĵoj kaj entombigo deHawkins okazis la 23-an de majo en la lutera preĝejo St. Peter’s en Manhatano resp. sur la Woodlawn Cemetery en Bronkso; Eddie Locke estis petita de la familio de von Hawkins, organizi la ĉerkoportantojn. Tio estis Zutty Singleton, Zoot Sims, Major Holley, Big Nick Nicholas kaj Roy Eldridge. Granda aro da gravaj kolegoj estis alveninta, ekz. Dizzy Gillespie, Johnny Hodges, Illinois Jacquet, Yusef Lateef, Charles Mingus, Ornette Coleman, Horace Silver, Jackie McLean, Charlie Shavers, Clifford Jordan kaj multaj aliaj, por akompani Dolores Hawkins, ŝian filon Rene kaj la filinojn Mimi kaj Colette. Post la prediko la edzino laŭtlegis propran poemon de Howard McGhee, Hold Out Your Hand; Roland Hanna ludis de Robert Schumann „Träumerei“ unu el la plej ŝatataj pecoj de Hawkins. Sekvis unu el liaj propraj komponaĵoj, „After Paris“. Thad Jones ludis per flugilkorno lian pecon „Say It Softly“. Krome centoj de entuziasmuloj estis en la preĝejo; pluaj kiu ne trovis lokon en la preĝejo, staris sur la Lexington-Avenuo. Malmultajn tagojn post lia entombigo-solenaĵoj la parlamento de lia hejmŝtato Misurio nomumis Koŭlmenon Hawkins sia honorcivitano. La 25-an de majo oni dissendis en la urbo la televidspektaklon, je kiu Hawkins laste estis kunlaborinta. Laŭ priverkita formo, provizite kun kontribuaĵoj de Dan Morgenstern, Eldridge, Harris, Truck Parham kaj Bob Cousins oni dissendis ĝin tutlande en julio. Je tio Eddie Jefferson kantis la kantotekston, kiun li estis verkinta pri la versio de „Body and Soul“ fare de Hawkins.[23]

Liaj muziko Musik kaj graveco[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la stilo de Coleman Hawkins[redakti | redakti fonton]

Coleman Hawkins, ofte nomata „inventinto“ de la tenorsaksofono, defendis sin kontraŭ ĉi tiu atribuado kaj menciis pli fruajn saksofonistojn kiel Happy Caldwell en Ĉikago aŭ Stump Evans al Kansasurbo. „Kvankam li ne estis la unua, kiu ludis saksofonon, li tamen estis la unua, kiu malkovris ĝiajn multajn eblecojn, fiksis ĝian sonkarakteron kaj perfektigis ĝian teknikon“, jen Arrigo Polillo omaĝe, „tiu, kiu havigis respekton al la instrumento (kaj ne nur al tenoro, sed al la tuta familio de la saksofonoj) dum la dua duono de la dudekaj jaroj en la ĵazmondo“.[24]

„Mi ludis tre laŭte“, memoris Hawkins en 1967 dum intervjuo kun Downbeat, „kaj uzis tre malmolan anĉon, ĉar mi devis provi, realigi miajn soloojn super sep aŭ ok samtempe ludantaj blovinstrumentoj. Mia plensono tiel evoluis, dum kiam mi elprovis ĉi tiujn anĉojn kaj dumpase de la vespero ĉiam denove elŝanĝis la buŝaĵojn. Mi devis egalvalori kun homoj kiel Armstrong, Charlie Green, Buster Bailey kaj Jimmy Harrison.“[25] Polillo plue skribis: „La unua disko, sur kiu Hawkins montris, ke li intertempe estis evoluiginta la plenan majstrecon je sia instrumento kaj personan stilon, estas The Stampede el 1926. Ĉi tiu (frua) registraĵo prezentis por ĉiuj saksofonistoj siatempaj komparkriterion.“[24] Laŭ opinio de Martin Kunzler ĉi tiu disko enkondukis „la venkiron de instrumento, kiu antaŭe en la ĵazo spertis ne malpli mizeran eston“.[26] „Li estis la unua, kiu ĝin vere ludis kiel instrumenton“, jen Ronnie Scott.[27]

„Lia frua stilo ankoraŭ estis influita de la klarneto-ludmaniero de la instrumento“, tiel Carlo Bohländer; „en la tridekaj jaroj lia akordmelodiaro estis karakterizita kreskakvante per harmoniaj pliampleksigoj, punktitaj okononota movado kaj legato-artikulacio. Lia riĉa inventotalento igis lin pluŝpini frazojn ĉiam denove kaj vicigi ilin sen-cezure.[28] Tial estis la pli neintencita sonregistraĵo de Body and Soul, kiu definitive firmigis la pozicion de Hawk; „je la surprizego de Hawk ĝi fariĝis lia plej fama kaj plejofte vendita sonregistraĵo kaj validas kiel ĉiam citita ekzemplo por ĵazimprovizado.“[29]

Coleman Hawkins kaj Thelonious Monk: „Flyin´ Hawk“: sonregistraĵo de la 19-a de oktobro 1944

Estis la registraĵoj el 1939 kaj el la fruaj kvardekaj jaroj, kiuj konsistigas la kernon de lia verkado: „When Lights are Low“, ekestinta en 1939 en kunsido kun Lionel Hampton, poste „Sweet Lorraine“ kaj „The Man I Love“ el 1943 kun Eddie Heywood, Oscar Pettiford kaj Shelly Manne. Lian rangon en la leviĝanta bibopo montras liaj kunsidoj por diskeldonejo Apollo februaron de 1944, kiam la saksofonisto kun etaj bandoj laboris ĉe la 52-a Strato. Li estis unu el la unuaj muzikistoj de sia generacio, kiuj montris respekton kaj konfidon al bibopo kaj „aktivis por ties sonregistraĵoj, kiuj malfermos novan ĉapitron en la historio de ĵazo“.[30] Kvankam por li ĉi tiu muzika esprimmaniero estis nova, li surdiskigis kun Pettiford, Dizzy Gillespie kaj Max Roach titolojn kiel „Rainbow Mist“, „Yesterdays“ kaj la bibopaĵojn „Woody'n You“, „Disorder at the Border“ kaj „Bu Dee Dah“, kiuj portis al li la respekton de la tiamaj pioniraj muzikistoj.

Hawkins-on distingas „ronda, plena, vibroriĉa kaj esprimpova sono,“ jen Carlo Bohländer.[31] Martin Kunzler akcentas la aŭtoritaton de lia ludo, la vibrosonon, la rapsodian bazan sintenon, lian grandiozan moviĝemon je rapidaj pasaĵoj kaj la romantisman dimension de lia baladoludo.[32] La aŭtoro citas Majlson Davis per la vortoj: Aŭdante Hawk-on, mi lernis ludi baladojn. Paul Gonsalves taksis Hawkins „kiel unu el la plej grandaj muzikisto-personecojn de la jarcento, kiuj neniam kliŝigis sian personan stilon.“[33]

Teddy Doering nomas kronologie kvin distingilojn de la persona stilo de Hawkins:

„Surpriza, ekzakta komenco, kvazaŭ saltado en soloon“, aŭdebla en fruaj titoloj de Hawkins kiel „Whenever There's a Will“ kun Cotton Pickers, „Sugar Foot Stomp“ (1931) kun Fletcher Henderson aŭ de la pariza kunsido je „Crazy Rhythm“ (1937).
„La inventado de simpla ripetfraza melodio, kiu poste estas ripetata kun etaj ŝanĝoj“. Ĉi tiun stilrimedon li uzis post sia reveno en Usonon ekde 1939 ĝis proksimume 1944 je „One O'Clock Jump“ aŭ „Esquire Bounce“ kun Esquire All-Stars.
„La baladotekniko; ĝi estas plej malfrue ekde 1929 plene evoluigita kaj apartenas al liaj plej grandaj atingaĵoj“. Jen Doering nomas la Hawkins-an „ornamadon, la individuan plibeligon de la baza temo sur melodia kampo samkiel la harmonian esploradon kaj ŝanĝadon de la bazaj akordoj.“
„La ĉifonigo je rapida pecoj.“ Kiel ekzemplon la aŭtoro nomas la normkanton de George Gershwin „The Man I Love“ aŭ la metodon aplikatan de ritmenblusaj muzikistoj, ludi hakitajn ripetojn, la kriĉadon en alta pozicio tras du aŭ tri notojn, por impresi la publikon, dum JATP-koncertoj.
„Lia ludmaniero de la lastaj jaroj kun siaj mallongaj, kelkaj dirus: mallongspiraj frazoj“. Doering opinias, ke Hawkins, kiu dum la lastaj jaroj havis spirproblemojn, faris la bona el tio kaj klopodis „kunmunti ĉi tiujn etfrazojn, ĉi tiun motivan improvizadon, al konvinkaj eldiroj.“[34]

La malsamaj ludkomprenoj de Hawkins kaj Lester Young[redakti | redakti fonton]

Hawkins kaj Lester Young sur la ŝelakdisko „I Got Rhythm“, sonregistraĵo de la JATP-koncerto aprilon de 1946 por diskeldonejo Mercury

Teddy Doering detale klarigas en sia biografio pri Hawkins, ke la malfruaj 1930-aj jaroj estis pregitaj de la rivaleco inter la tenorsaksofonistoj Hawkins kaj Lester Young. Plej malfrue je la fama improvizad-kunsido de 1934 Hawkins trafis sur egalrangan rivalon. Lia unua prezentado post sia reveno el Eŭropo en 1939 ligiĝis kun ĉi tiu renkonto. Malgraŭ sia sukceso kun „Body and Soul“ li devis „tamen registri, ke la venonta generacio de tenoristoj preskaŭ senescepte sekvis la ludmanieron de Lester Young. Malfone la ĉefa diferenco en la stilo de la du muzikistoj troviĝas en la sono. La larĝa, vibroriĉa, esprimpova kaj agresema sono de Hawkins kontrastegas la subtilan, enen direktitan, lirikan kaj reteneman komprenon de Lester Young.“ Pluan diferencon Doering vidas en la improvizadoj: Hawkins strukturis ĉi tiun vertikala, „t.e. la akordoj estis por li pli gravaj ol la melodioj. Melodiojn li rigardis nur kiel solvitaj akordoj. Tute malsame tamen Lester Young, lia kompreno estis pli linia: La melodilinioj, kiujn li inventis, estis gravaj por li. Laŭ ritma rilato Hawkins persistis „je siaj 4/4 kun siaj regulaj punktitaj notoj“, dum kiam Young sin solvis de ĉi tiu ritma koncepto.[35]

Ben Webster

La „Hawkins-Skolo“[redakti | redakti fonton]

La stilo de Hawkins estis jam en la 1930-aj jaroj modela por samtempuloj kiel Ben Webster kaj de la frue mortinta Chu Berry, kiuj estis liaj rektaj posteuloj ĉe Fletcher Henderson. „Ben Webster eĉ sukcesis intensigi ĉi tiun (Hawkins)-sonon kaj la esprimpovon ligitan per tiu, dum kiam Chu Berry klopodis superi Hawkins-on je lia ornamarto.“[36]

Poste lia sono influis tutan generacion – lia biografiisto Teddy Doering diras pri „Hawkins-Skolo“ – de svingaj, ritmenblusaj kaj bibopaj muzikistoj kiel Illinois Jacquet, Arnett Cobb, Lucky Thompson, Dexter Gordon kaj Sonny Rollins,[37], krome Don Byas, kiu vidis sian forton en la interpretado de baladoj, kaj Eddie „Lockjaw“ Davis kun sia malmilda, pelanta kaj agresema ludmaniero kaj finfine la blusaj tenorsaksofistoj kiel Hal Singer, Houston Person, Al Sears, Jack McVea kaj Jimmy Forrest.[38] por nomi nur kelkajn. Doering krome mencias la ritmenblusajn saksofonistojn, kiu referencis al Hawkins, ekz. Big Jay McNeely, Bull Moose JacksonSam „the Man“ Taylor. Alvenis multaj blankulaj muzikistoj, kiuj ludis en la grandaj svingo-orkestroj, ekz. Sam Donahue, Flip Phillips, Tex Beneke, Vido MussoGeorgie Auld.

Gravaj sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1923 – Dicty Blues (Fletcher Henderson Orchestra)
  • 1929 – The Stampede (Fletcher Henderson Orchestra)
  • 1929 – Hello Lola, One Hour (Mound City Blue Blowers)
  • 1933 – Jamaica Shout – (1-a kunsido de Coleman Hawkins and His Orchestra)
  • 1935 – I Wish I Were Twins – (Coleman Hawkins acc. by The Rambles)
  • 1937 – Honeysuckle Rose, Crazy Rhythm, Out od Nowhere, Sweet Georgia Brown (Coleman Hawkins All-Star Jam band, Paris)
  • 1939 – When Lights Are Low (Lionel Hampton and His Orchestra)
  • 1939 – Body and Soul – (Coleman Hawkins and His Orchestra)
  • 1943 – The Man I Love – (Coleman Hawkins Quintet, kun E.Heywood kaj O. Pettiford)
  • 1944 – On the Bean – (Coleman Hawkins Quartett kun Thelonious Monk)
  • 1946 – Bean and the Boys – ( kun Fats Navarro, J. J. Johnson, Milt Jackson, Curly Russell, MaxRoach)
  • 1948 – Picasso (C. H. solo)
  • 1957 – Blues for Yolande (C.H., Ben Webster kaj Oscar Peterson)

Diskoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Coleman Hawkins-Session kun Roy Eldridge kaj Teddy Wilson, je kiu la 31-an de januaro 1944 estis sonregistrata i.a. „I'm in the Mood for Love“ por eldonejo Keynote. En 1948 Mercury transprenis la titolon.
  • La frua verko de la ŝelakdisko-epoko de 1929 ĝis 1950 estas vaste dokumentita sur la Classics-serio
  • 1939 Body and Soul (Bluebird)
  • 1944 The Complete Coleman Hawkins on Keynote (Mercury)
  • 1946 Bird and Pres - The '46 Concerts Jazz at the Philharmonic
  • 1951 Body and Soul Revisited (Decca/GRP)
  • 1955 The Stanley Dance Sessions (Lonehill Jazz, 1955–1958)
  • 1956 The Hawk in Hi-Fi (Bluebird)
  • 1957 The Genius of Coleman Hawkins (Verve)
  • 1957 At the Opera House (Verve)
  • 1957 The Hawk Flies High (Prestige/OJC)
  • 1958 Soul (Prestige/OJC)
  • 1959 Coleman Hawkins Encounters Ben Webster (Verve)
  • 1960 At Ease with Coleman Hawkins, Night Hawk (Prestige/OJC)
  • 1961 The Hawk Relaxes (Prestige/OJC)
  • 1962 Verve Jazz Masters 34 (Verve, bona superrigardo super la verkado ĉe eldonejo Clef 1944–1962)
  • 1962 Today and Now, Desafinado (Impulse)
  • 1966 Supreme (Enja)

Sur la duoblodisko Coleman Hawkins – a Documentary, aperinta ĉe Riverside, li rakontas pri sia vivo.[39]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Indikoj pri la fruaj jaroj ĉe Doering, p. 11 s.
  2. Garvin Bushell and New York Jazz in the 1920s. „The Jazz Review“ de Nat Hentoff de februaro 1959, tradukite ĉe Arrigo Polillo. p. 396.
  3. Cit. laŭ Doering, p.27.
  4. Berendt, p. 118.
  5. Cit. laŭ Polillo, p. 397.
  6. Cit. laŭ Teddy Doering, p. 129.
  7. Inter alie dokumentita en la raporto de Mary Lou Williams, prezentita en la libro Jazz erzählt de Nat Hentoff/Nat Shapiro.
  8. „Kaycee“: akronimo por Kansasurbo, uzata en Usono
  9. Mary Lou Williams, citita laŭ Shapiro, Hentoff: Jazz erzählt. Munkeno, 1958. p. 301 s.
  10. Tie okazis majon de 1936 spontankoncerto kun Ernst Höllerhagen kaj la bando Berries en Zuriko, je kiu Hawkins sin prezentis kiel kantisto; komp. Doering, p. 132.
  11. Cit.laŭ Polillo, p. 399.
  12. ambaŭ citaĵoj ĉe: Werner Wunderlich – Jahrhundertaufnahmen des Jazz – Coleman Hawkins: Body and Soul
  13. Laŭ Gerhard Klußmeier: Jazz in the Charts. Another view on jazz history. Kovraĵotekstoj (53/100) kaj akompankajero de la 100-lumdiska eldono. Membran International GmbH. ISBN 978-3-86735-062-4
  14. Woelfle, p. 11.
  15. Monk dankis por tio en la 1950-aj jaroj, enprenante en sian bandon por la sonregistradoj al la albumo Monk’s Music Hawkins-on, kiam tiu ĉi trapaŝis kariero-valon; komp. Woelfle, p. 12.
  16. Antaŭulo por Picasso estis la tenorsaksofona soloo Hawk Variations, kiun Hawkins registroludis januaron de 1945; ĝi aperis komence nur en Eŭropo ĉe la dana diskeldonejo Baronet.
  17. Komp. Doering, p. 168.
  18. Komp. Woelfle, p. 13.
  19. Cit. laŭ Huismann/Behrendt, p. 118
  20. cit. Doering, p. 63.
  21. Cit. laŭ A. Polillo, p. 403.
  22. Cit. laŭ A. Polillo, p. 404.
  23. Komp. Chilton, p. 388 s.
  24. 24,0 24,1 Cit. laŭ Polillo p. 395
  25. Hawkins en Down Beat oktobron de 1967, cit. laŭ Polillo, p. 396
  26. Cit. laŭ Kunzler, p. 492.
  27. Cit.laŭ Kunzler, p. 492.
  28. Cit. laŭ Bohländer, p. 275.
  29. Polillo,. 400.
  30. Komp. Polillo, p. 400 s.
  31. Bohländer, p. 275
  32. Cit. laŭ Kunzler, p. 403.
  33. Cit. laŭ Kunzler, p. 493.
  34. Ĉiuj citaĵoj laŭ Doering, p. 91 s.
  35. Citaĵoj laŭ Teddy Doering, p, 93 sj.
  36. Cit. laŭ Teddy Doering, p. 95. Doering vicigas en ĉi tiun „taĉmenton“ de „Hawkins-adeptoj“ ĉirkaŭ Basie, Jimmie Lunceford kaj Andy Kirk ankaŭ tenoraksofonistojn kiel Prince Robinson, Herschel Evans, Dick Wilson, Gene Sedric, Joe ThomasBuddy Tate.
  37. Komp. Feather/ Gitler p. 303.
  38. Cit. laŭ Teddy Doering, p 96.
  39. Coleman Hawkins parolis dur la du diskoj pri siaj fruaj jaroj, la tempo ĉe Fletcher Henderson, Eŭropo dum la 30-aj jaroj, „Body and Soul“, la ekesto de moderna ĵazo, Novjorko: „The Toughest Town“ samkiel pri siaj pensoj pri la tempo kaj pri rokenrolo. Komp. jazzdisco.org.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.