Colin Clive

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Colin Clive

Colin CLIVE (n. la 20-an de januaro 1900 - m. la 28-an de junio 1937) estis brita teatra kaj kina aktoro. Li plej famiĝis kiel D-ro Henry Frankenstein en la du filmoj de James Whale adaptitaj el Frankenŝtejno, nome Frankenstein (1931) kaj Bride of Frankenstein (1935).

Li naskiĝis en Saint-Malo (Francio), el brita kolonelo. Teatre, unu el liaj roloj estis Steve Baker, la blanka edzo de rasmiksa Julie LaVerne, en la unua londona produktado de Show Boat.