Colin Farrell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Colin Farrell
irlanda aktoro
irlanda aktoro
Persona informo
Naskonomo Colin James Farrell
Naskiĝo 31-a de majo 1976
en Castleknock, Irlando
Lingvoj angla
Loĝloko Los-AnĝelesoDublino
Ŝtataneco Irlando
Alma mater The Gaiety School of Acting • National Performing Arts School • St. Brigid's National School Castleknock
Subskribo Colin Farrell
Familio
Amkunulo Alicja Bachleda-Curuś • Amelia Warner • Britney Spears
Infanoj 2
Parencoj Tommy Farrell
Okupo
Okupo aktoro • ĝenra aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • plenuma produktoro
TTT
Retejo http://www.colinfarrell.org/
vdr

Colin James FARRELL (n. la 31-an de majo 1976 en Castleknock, Irlando) estas irlanda aktoro ĉefe en kino. Li interpretis protagonistajn rolojn kiel Aleksandro la Granda aŭ de Sony Crockett Miami Vice (2006). Grandas 1,78 m kaj estas unu el la plej "multekostaj" holivudaj aktoroj.

Biografio

Farrell kreskis en Castlecknok, Irlando. Filo kaj nevo de eksfutbalistoj. Eamon Farrell, lia patro inkulkis amon por la futbalo sed dum la adoleskeco li malkovris lian veran pasion: interpretado kaj dramarto. Farrell geedziĝis en 2001 kun la aktorino Amalia Warner, kvankam lia edziĝo nur daŭris kvar monatojn. Oni atribuas al li diversajn amoradojn. Post la divorco li rilatiĝis kun Demi Moore kaj Britney Spears. Dum la filmado de "Aleksandro la Granda" havis mallongan amrilaton kun Angelina Jolie.

Kariero

Liaj unuaj aperoj en filmoj estis en La malhela zono, Krimulo kaj piulo kaj Tigerland de Joel Schumacher, unua usona filmo de Colin. En julio 2001 li geedziĝis al la aktorino Amelia Warner, de kiu li divorciĝis post kelkaj monatoj. La modelulino Kim Bordenave estas la patrino de lia sola filo, James.

Aliaj filmoj, en kiuj aktoris Colin Farrell, estas Hart's War, The Recruit kaj Phone Booth. En 2004 la aktoro rolis Aleksandron la Grandan en filmo reĝisorita de Oliver Stone.

Lia lasta filmo kun konata reĝisoro estas La sonĝo de Casandra de Woody Allen, kie Farrell kaj Ewan McGregor rolas kiel du apartaj fratoj.