Colin Powell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Colin Luther Powell

Colin Luther POWELL [kolin luter paŭel] (n. 1937) estas la 65-a usona ministro pri eksteraj aferoj (usonangle: Secretary of State). Li estis konfirmita je la 20-a de januaro 2001. POWELL estis la plej altnivela nigrulo, kiu estis registara oficialulo en la historio de Usono. Li estis nomumita de George W. Bush je la 16-a de decembro 2000 kaj estis unuanime konfirmita de la Usona Senato. La prezidento akceptis lian rezignon je la 12-a de novembro 2004 (antaŭ la komenco de la dua periodo en ofico de BUSH), sed POWELL daŭros en ofico ĝis la konfirmo de sia sekvonto. POWELL ankaŭ servis kiel estro de la usona Konsilio pri nacia sekureco (1987 - 1989) kaj prezidanto de la usona stabestraro.

La antaŭulo de Powell estis Madeleine Albright, la unua virino, kiu iam havis tiun oficon. Lia posteulo estas Condoleezza Rice, la dua virino en tiu ofico.

Powell je la 14-a de februaro 2003 prezentis al la Konsilio pri Sekureco de UNO pruvilojn, laŭ kiuj Irako amasigis amas-mortigajn batalilojn. Per tio la usona registaro celis motivi UNO-n aprobi militon kontraŭ Irako. La 9-an de septembro 2005 Powell, jam ne oficanta, en publika intervjuo deklaris, ke tiutempe li eraris kaj ke tiu eraro estas hontinda.