Collonges VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Collonges
Blazono de Collonges
Blazono de Collonges
Blazono de Collonges
Collonges
Collonges
Collonges
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Saint-Maurice
Koordinatoj  46° 10′ 16″ N 7° 2′ 1″ O / 46.17111 °N, 7.03361 °O / 46.17111; 7.03361 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 16″ N 7° 2′ 1″ O / 46.17111 °N, 7.03361 °O / 46.17111; 7.03361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 600
Areo 12,21 km²
Alteco 452 m super marnivelo
Poŝtkodo 1903
Komunumkodo 6211
Mapo de Collonges
Mapo de Collonges
Situa mapo de Collonges
vdr

Collonges estas komunumo en la distrikto Saint-Maurice en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 600 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Collonges situas en la franclingva Suba Valezo, sude de Martigny ĉe la orienta bordo de la rivero Rodano, kiu apud Collonges fluas suden. Tra la komunumo fluas la rivereto Aboyeu, kiu okcidente de la vilaĝocentro de Collonges alfluas al Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Collonges kaj la setlejoj Plambouis, Le Planchamp, Les Monts kaj Les Gouilles.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,21 km², de kiuj 46,9% estas kovritaj de arbaro, 19,7% servas por agrikulturo kaj 4,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Collonges limas en nordo al Bex (VD), en oriento en Fully, en sudo al Dorénaz, en okicdento al Evionnaz, en nordokcidento al Saint-Maurice, kaj en nordnordokcidento al Lavey-Morcles (VD).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rekte okcidente de la komunuma limo de Collonges aliflanke de Rodano pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9, kiu sur tiu peco kongruas kun la kantona ĉefvojo n-ro 21, kaj la svisa aŭtovojo A9. Al Collonge kondukas ponto de Evionnaz kaj flanka vojo de Dorénaz. Pere de la loka buslinio n-ro 1 al Martigny kaj la buslinio n-ro 2 al Dorénaz la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Collonges datiĝas el la jaro 1239 kiel Colunges. La vilaĝo estis konstruita anstataŭ la forlasita vilaĝo Arbignon, kiu en la 11-a jarcento estis menciita kiel desertum Alpinonis kaj verŝajne estis detruita de inundoj de la rojo Aboyeu. De la 13-a ĝis la 17-a jarcento la familio d'Arbignon estis la ĉefa bienposedanto en la loko. Post la konkero fare de la Valezaj Dekonoj en la jaro 1475 ĝi apartenis de 1476 ĝis la Helveta Revolucio al la Voktejo Saint-Maurice, kiu poste estis transformita al la Distrikto Saint-Maurice. De 1802 ĝis 1816 Collonges kune kun Dorénaz formis la komunumon Outre-Rhône.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]