Colmar
Colmar | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Alzaco | ||||
Departemento | Haut-Rhin (prefektejo) | ||||
Arondismento | Colmar (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 68066 [+] | ||||
Poŝtkodo | 68000 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 68066 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Gilbert Meyer 2008-2014 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 65 136 2 007 | ||||
Loĝdenso | 978 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 48°04′54″N 7°21′20″O / 48.08167°N, 7.35556°O (mapo) Koordinatoj: 48°04′54″N 7°21′20″O / 48.08167°N, 7.35556°O (mapo) | ||||
Alto | 197 m [+] | ||||
Areo | 66,57 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Colmar [+] | |||||
| |||||
Colmar [kolmar] (malnova germana nomo Kolmar esperantigite Kolmaro) estas mezgranda franca komunumo, lokita en la departemento Alta Rejno kaj en la regiono Alzaco. Ĝi estas la prefektejo de la departemento, kaj havas proksimume 65.000 loĝantojn, kiuj en la franca nomiĝas Colmariens.
Colmar estas pitoreska kaj tipa alzaca urbo kaj centro de vitokultivado.
Historio
En la jaro 823 Colmar estis menciita unuafoje sub la nomo Columbarium.
1226 Colmar iĝis sendependa urbo de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco kaj en la 14-a jarcento ĝi membriĝis al la "Ligo de Dek Urboj". Dum la Tridekjara Milito, en 1632, Colmar estis okupita de svedaj trupoj, en 1635 de francaj. En 1673 trupoj de la franca reĝo Ludoviko la 14-a denove okupis la urbon. Per la Traktato de Nijmegen de 1679 Colmar fariĝas parto de Francio. De 1871 ĝis 1918 kaj de 1940 ĝis 1945 ĝi sub la nomo Kolmar denove apartenis al Germanio, de 1945 al Francio.
Vidindaĵoj
- Unterlinden Museum kun la Altaro de Issenheim de Matthias Grünewald (1470 - 1530)
- Muzeo Bartholdi (Frédéric Auguste Bartholdi (1834 - 1904) skulptis Statuon de Libereco)
- Preĝejo de Dominikanoj (14-a jarcento) kun la pentraĵo "Mario en la ĝardeno de la rozoj" de Colmara pentraĵisto Martin Schongauer.
Ĝemelurboj
Colmar estas ĝemela urbo de:
- Abingdon (Britio)
- Eisenstadt (Aŭstrio)
- Györ (Hungario)
- Lucca (Italio)
- Princeton (New Jersey, Usono)
- Schongau (Germanio)
- Sint-Niklaas (Belgio).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj