Colombier NE

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg - La mallongigo NE en Colombier NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Colombier..

Colombier
Blazono de Colombier
Blazono de Colombier
Kastelo de Colombier
Kastelo de Colombier
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Boudry
Koordinatoj  46°58′0″N 6°51′45″O  /  46.96667°N, 6.8625°O / 46.96667; 6.8625 (Colombier NE)Koordinatoj: 46°58′0″N 6°51′45″O  /  46.96667°N, 6.8625°O / 46.96667; 6.8625 (Colombier NE)
Nombro de enloĝantoj 5592 (2010)
Areo 4,52 km²
Alteco 457 m super marnivelo
Poŝtkodo 2013
Komunumkodo 6406
Mapo de Colombier
Mapo de Colombier

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Colombier estas svisa komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo. Ĝi havis 5592 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio [redakti]

Colombier situas ĉe la norda bordo de la Lago de Neŭŝatelo, proksimume 5 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Colombier ĉe la lagobordo kaj la vilaĝetoj Cottendart (sur alteco de 570 m s.m.) kaj Le Villaret (sur alteco de 600 m s.m.) ambaŭ ĉe la suda deklivo de Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,52 km², de kiuj 20% estas kovritaj de arbaro, 41% servas por agrikulturo kaj 38% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj [redakti]

La komunumo Colombier limas en nordo al Corcelles-Cormondrèche, en oriento al Auvernier, en sudoriento al la Lago de Neŭŝatelo, en sudo al Boudry, en okcidento al Bôle, kaj en nordokcidento al Rochefort.

Trafiko [redakti]

Tra Colombier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 kaj la svisa aŭtovojo A5, al kiu ĝi disponas pri propra alveturejo. Colombier disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Laŭzano. La komunumo estas ankaŭ servata de la neŭŝatela tramlinio n-ro 5 de Neŭŝatelo al Boudry.

Historio [redakti]

Sub la hodiaŭa kastelo de Colombier estis trovitaj la restaĵoj de unu el la plej grandaj romiaj vilaoj en Svislando. La unua dokumenta mencio de Colombier datiĝas el la jaro 1228 kiel Columbier. La kastelo de Colombier estis dum mezepoko la sidejo de la Senjorujo de Colombier. En la jaro 1534 la grafo de Neŭŝatelo akiris la senjorujon. Ĝis 1832 Colombier estis la sidejo de neŭŝatela majorejo. [2]

En 2012 la kastelo de Colombier gastigas militan muzeon kaj lertigejon por soldatoj kaj policistoj.

La fervojkatastrofo de la 22-a de marto 1871 [redakti]

La 22-an de maro 1871 en Colombier armea ekstratrajno, kiu transportis internitajn soldatojn de la franca Bourbakiarmeo, koliziis kun ŝarĝotrajno ŝarĝita de karbo. Mortis 22 homoj kaj vundiĝis 72. Ankoraŭ hodiaŭ monumento memorigas tiun katastrofon, kiu estis unu el la plej gravaj fervojakcidentoj en Svislando.

Vidu ankaŭ [redakti]

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Germain Hausman: Colombier NE en Historia Leksikono de Svislando (2010-04-08)

Eksteraj Ligiloj [redakti]

Bildoj [redakti]