Columbus (Georgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Columbus, Georgia skyline at sunset.jpg
Larĝa panoramo en Columbus

Columbus estas grandurbo en Usono, en subŝtato Georgio, en distrikto Muscogee. La urbego estas ankaŭ universitata urbo.

Situo de Columbus en Georgio kaj en la distrikto

Bazaj informoj

Geografio

Nubskrapulo en Columbus

Columbus situas en la sudorienta landparto de Usono, en la nordokcidenta parto de Georgio laŭ maldekstra bordo de rivero Chattahoochee (kiu estas ankaŭ la subŝtata limo). Atlanta (Georgio) troviĝas 160 km.

Historio

Columbus fondiĝis en 1828, ĉar tiu loko estas la plej supra loko de la rivero, kiu estas navigebla. Tiutempe oni liveris kotonojn helpe de la rivero. En la 1850-aj jaroj ankaŭ la fervojo alvenis, dume tekstilmueliloj ekfunkciis laŭ la rivero. Kiam la Usona Enlanda Milito komenciĝis en 1861, Columbus iĝis unu el la plej gravaj centroj de industrioj (produkto de armiloj) en la Konfederacio. En 1865 taĉmento de Nordo atakis la urbon kaj bruligis multajn el la industriaj konstruaĵoj. La inventinto de Koka-kolao, Dr. John Stith Pemberton estis pafvundita en tiu batalo. Rekonstruo preskaŭ komenciĝis tuj kaj prospero sekvis.

Klimato

Columbus situas en humida subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 13-25 °C. La varmo kulminas en junio kaj julio kun rekordo 41 °C, inter oktobro-aprilo okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 1188 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas en marto, plej malofte oktobre.

Trafiko

Panoramo en Columbus

Columbus havas enlandan kaj armean flughavenojn. Aŭtoŝoseo kuras al Atlanta (Georgio), trajno kuras al Albany. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Mapo pri Georgio, kie estas trovebla Columbus en la okcidenta parto de Georgio ĉe la subŝtata limo

Fontoj