Colville (Vaŝingtonio)
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 7 Maj. 2012.
6 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Colville ([kOlvil], esperantigite Kolvilo) estas la plej granda urbo, kaj la administra sidejo, de Kantono Stevens, en la nordorienta parto de la ŝtato Vaŝingtonio, Usono. La usona censo en 2000 trovis 4 988 loĝantojn en la urbo, sur tereno de entute 6,2 km² da areo. La geografiaj koordinatoj de la situo de Kolvilo estas 48°32′42″N, 117°54′3″U.
Historio [redakti]
Laŭ onidiro, Kolvilo fondis iu John U. Hofstetter; ĝi jure municipiĝis la 7-an de junio 1890.
La Kompanio de la Hudsona Golfo fondis fortikaĵon "Fuorto Colville" proksime de la felkomerca stacio Kettle Falls en 1825. En 1859 la usona armeo establis novan Fuorton Colville ĉ. 2,5 km nordoriente de la nuna Kolvilo. Tiun fuorton oni forlasis en 1882.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- (anglalingvaj)
- Urba retejo
- Komerca Ĉambro
- Lerneja Distrikto
- Colville: komunuma vikipaĝo de Stevens County Wiki Project

