Comloşu Mare
El Vikipedio
Comloşu Mare [komloŝu] (hungare Nagykomlós [NADJkomlo:ŝ], germane Großkomlosch) estas vilaĝo en Rumanio okcident-nordokcidente de Timișoara. En 1910 ĝi havis 4 694 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj); en 1992 estis 3 230 (rumanoj). Ĝia unua mencio estas en 1453. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al departementoj Csanád, poste Torontál. Administre apartenas al ĝi Comloşu Mic kaj Lunga.
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Ĝemelkomunumo estas
Magyarcsanád, Hungario.
Renomaj personoj [redakti]
- Iulian Grozescu (20-a de januaro 1839–2-a de junio 1872), ĵurnalisto poeto, verkisto, tradukisto.
- Ion Iancu (* 1931), kapelestro.
- William Totok (* 1951), germana verkisto.
