Komunumo de Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Commonwealth)
Saltu al: navigado, serĉo
La ĉefministroj de kvin membroj de la Komunumo de Nacioj en 1944 ĉe la Konferenco de ĉefministroj de la Komunumo de Nacioj
Protestoj dum la Konferenco de ĉefministroj de la Komunumo de Nacioj en 2011 en Perto, Okcidenta Aŭstralio

La Komunumo de Nacioj (anglalingve Commonwealth of Nations [KOM-on-ŭelt ov NEJ-ŝonz]), estas asocio de 53 sendependaj ŝtatoj, principe Unuiĝinta Reĝlando kaj ĝiaj antaŭaj kolonioj. Ĝi do estas la ido de la brita imperio, kaj komenciĝis en la 1930-aj jaroj. Sed estas membroj de la Komunumo kiuj neniam estis en la imperio. Ekzemple, Mozambiko, Kameruno kaj Ruando. La gazeto Monato uzas la terminon Brita Regnaro.

La simbola ĉefo de Commonwealth estas Ŝia Reĝina Moŝto Elizabeto la 2-a, sed ŝi ne havas rektan kontrolon sur la membroŝtatoj. Ŝi estas la ŝtatestro nur de 16 komunumaj landoj (t.n. Komunumaj Regnoj); la aliaj komunumanoj estas 32 respublikoj kaj 5 monarĥioj kun indiĝenaj monarĥoj. Tiel la Commonwealth malsamas al la antaŭa imperio. Certe ĝi datiĝas el la mezo de la 20a jarcento kaj ties malkoloniigo de la Brita Imperio pere de pliiĝinta memregado de ties teritorioj. Ĝi estis formale konstituita de la Londona Deklaro de 1949, kiu establis la membrojn ŝtatojn kiel "liberaj kaj egalaj".[1]

Membroj[redakti | redakti fonton]

Jen la membroj de Commonwealth, kun la jaro de ilia membriĝo.

Membraj landoj de Komunumo de Nacioj laŭ kontinentoj
Eŭropo Aŭstralio kaj Oceanio Afriko
Flag of the United Kingdom.svg Britio (1931) Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio (1931) Flago-de-Sudafriko.svg Sudafriko (1931)
Flago-de-Kipro.svg Kipro (1961) Flago-de-Nov-Zelando.svg Nov-Zelando (1931) Flago-de-Ganao.svg Ganao (1957)
Flago-de-Malto.svg Malto (1964) Flago-de-Samoo.svg Samoo (1970) Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio (1960)
Norda kaj Meza Ameriko Flago-de-Tongo.svg Tongo (1970) Flago-de-Siera-Leono.svg Siera-Leono (1961)
Flago-de-Kanado.svg Kanado (1931) Flago-de-la-Fiĝioj.svg Fiĝioj (1970) Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio (1961)
Flago-de-Jamajko.svg Jamajko (1962) Flago-de-Papuo-Nov-Gvineo.svg Papuo-Nov-Gvineo (1975) Flago-de-Ugando.svg Ugando (1962)
Flago-de-Trinidado-kaj-Tobago.svg Trinidado kaj Tobago (1962) Flago-de-la-Salomonoj.svg Salomonoj (1978) Flago-de-Kenjo.svg Kenjo (1963)
Flago-de-Barbado.svg Barbado (1966) Flago-de-Tuvalo.svg Tuvalo (1978) Flago-de-Malavio.svg Malavio (1964)
Flago-de-la-Bahamoj.svg Bahamoj (1973) Flago-de-Kiribato.svg Kiribato (1979) Flago-de-Zambio.svg Zambio (1964)
Flago-de-Grenado.svg Grenado (1974) Flago-de-Vanuatuo.svg Vanuatuo (1980) Flago-de-Gambio.svg Gambio (1965)
Flago-de-Dominiko.svg Dominiko (1978) Flago-de-Nauro.svg Nauro (1999) Flago-de-Bocvano.svg Bocvano (1966)
Flago-de-Sankta-Lucio.svg Sankta Lucio (1979) Azio Flago-de-Lesoto.svg Lesoto (1966)
Flago-de-Sankta-Vincento-kaj-la-Grenadinoj.svg Sankta Vincento kaj la Grenadinoj (1979) Flago-de-Barato.svg Barato (1947) Flago-de-Maŭricio.svg Maŭricio (1968)
Flago-de-Antigvo-Barbudo.svg Antigvo-Barbudo (1981) Flago-de-Pakistano.svg Pakistano (1947) Flago-de-Svazilando.svg Svazilando (1968)
Flago-de-Belizo.svg Belizo (1981) Flago-de-Sri-Lanko.svg Sri-Lanko (1948) Flago-de-Sejŝeloj.svg Sejŝeloj (1976)
Flago-de-Sankta-Kito-kaj-Neviso.svg Sankta-Kito kaj Neviso (1983) Flago-de-Malajzio.svg Malajzio (1957) Flago-de-Namibio.svg Namibio (1990)
Suda Ameriko Flago-de-Singapuro.svg Singapuro (1965) Flago-de-Mozambiko.svg Mozambiko (1995)
Flago-de-Gujano.svg Gujano (1966) Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo (1972) Flago-de-Kameruno.svg Kameruno (1995)
  Flago-de-la-Maldivoj.svg Maldivoj (1982) Flago-de-Ruando.svg Ruando (2009)
  Flago-de-Brunejo.svg Brunejo (1984)  

Gravo[redakti | redakti fonton]

Elizabeto la 2-a, Ŝtatestro de la Komunumo de Nacioj

Membroj ŝtatoj ne havas laŭleĝajn devojn de unu al alia. Anstataŭe, ili estas unuigitaj pro la komunaj lingvo, historio, kulturi, kaj ties kunhavataj valoroj de demokratio, homaj rajtoj, kaj la jura stato.[2] Tiuj valoroj estas enkadrigitaj ene de la Komunuma Ĉarto[3] kaj helpita de la kvarjaraj Ludoj de la Komunumo de Nacioj. La 3an de oktobro 2013, post 48 jaroj de membreco, Gambio iĝis la plej ĵusa lando kiu retiriĝis el la Komunumo.[4]

La Komunumo kovras pli ol 29,958,050 km² (do preskaŭ 30 milionoj), nome kvarono de la monda terareo, kaj estas en ĉiuj kontinentoj. Kun ĉirkaŭkalkulita loĝantaro de 2.328 miliardoj, preskaŭ triono de la monda loĝantaro,[5] la Komunumo en 2012 produktis Malneta enlanda produkto (MEP) de 10.450 mil miliardoj de usonaj dolaroj, reprezente 17% el la tutmonda malneta produkto mezurita en aĉetpova pareco (PPP) kaj 14% el la tutmonda malneta produkto mezurita laŭkvante. Tio reprezentas la duan plej grandan kvantan MEP kaj trian plej grandan MEP PPP en la mondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Brita Imperio.

En 1884, dum vizito al Aŭstralio, Archibald Primrose, 5a Grafo Rosebery nome Lordo Rosebery priskribis la ŝanĝantan Britan Imperion, kiel io el kiu kelkaj kolonioj iĝas pli sendependaj, kiel jam "Commonwealth of Nations" (Komunumo de Nacioj).[6] Okazis Konferencoj de britaj kaj koloniaj ĉefministroj laŭperiode el tiu unua Kolonia Konferenco en 1887, kiu kondukis al la kreadon de la Imperiaj Konferencoj en 1911.[7]

La Komunumo disvolviĝis el la Imperiaj Konferencoj. Specifa propono estis prezentita de Jan Smuts en 1917 kiam li stampis la terminon "the British Commonwealth of Nations" kaj antaŭvidis la "estontajn konstituciajn rilatojn kaj alĝustigojn en esenco" ĉe la ĉiukaze gravega Konferenco de Versajlo de 1919 kun delegitoj el la dominioj same kiel el Britio.[8][9] La termino unuafoje ricevis imperian statutan agnoskon en la Angl-Irlanda Traktato de 1921, kiam la termino "British Commonwealth of Nations" estis anstataŭita de "Brita Imperio" en la vortumado de la protokolo farita de membroj de la parlamento de la Irlanda Libera Ŝtato.[10]

Dominioj[redakti | redakti fonton]

En la Deklaro Balfour de la Imperia Konferenco de 1926, Britio kaj ties dominioj interkonsentis, ke ili estas "egalaj laŭ statuso, neniel subordigitaj unu al alia en iu ajn aspekto de ties enlandaj aŭ eksterlandaj aferoj, kvankam unuigitaj per komuna fideleco al la Krono, kaj libere asociitaj kiel membroj de la Brita Ŝtatkomunumo de Nacioj." Tiuj aspektoj al la rilato estis formaligitaj fare de la Statuto de Westminster en 1931, kiu validis por Kanado sen la bezono de ratifiko, sed Aŭstralio, Nov-Zelando, kaj Novlando devis ratifi la statuton por ĝin ekvalidigi. Novlando neniam faris, ĉar la 16an de februaro 1934, kun la konsento de sia parlamento, la regado de Novlando libervole finiĝis kaj la administrado revenis al rekta kontrolo de Londono. Novlando poste aliĝis al Kanado kiel ĝia 10-a provinco en 1949.[11] Aŭstralio kaj Nov-Zelando ratifis la Statuton en 1942 kaj 1947 respektive.[12][13]

Post la fino de la Dua Mondmilito, la Brita Imperio estis iom post iom malmuntita al la 14 britaj transoceanaj teritorioj daŭre tenitaj fare de Britio. En Aprilo 1949, sekve de la Londona Deklaracio, la vorto "British" estis faligita de la titolo de la ŝtatkomunumo por reflekti ke ĝi ŝanĝas naturon.[14] Birmo (ankaŭ konata kiel Mjanmao, 1948) kaj Adeno (1967) estas la nuraj ŝtatoj kiuj estis britaj kolonioj dum la milito kaj ne estis aliĝintaj al la ŝtatkomunumo pro sia sendependeco. Iamaj britaj protektoratoj kaj mandatoj kiuj ne iĝis membroj de la ŝtatkomunumo estas Egiptujo (sendependa en 1922), Irako (1932), Transjordanio (1946), Brita Palestino (parto de kiu iĝis la ŝtato Israelo en 1948), Sudano (1956), Brita Somalio (kiuj kuniĝis kun la antaŭa Itala Somalio en 1960 por formi Somalion), Kuvajto (1961), Barejno (1971), Omano (1971), Kataro (1971), kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (1971).

Respublikoj[redakti | redakti fonton]

La fino de la ŝtatkomunuma membreco de Irlando la 18an de aprilo 1949 estis rekonita post la Leĝo por la Irlanda Respubliko de 1948 venis en validon en tiu tago kaj la Irlanda Akto de 1949 estis pasigita kun retroaktiva efiko. Tiele, ĝi estis aŭtomate ekskludita el la Komunumo.

Dum Irlando ne aktive partoprenis la ŝtatkomunumon ekde la komenco de la 1930-aj jaroj kaj estis kontenta foriri, aliaj regnoj deziris iĝi respublikoj sen distranĉado de siaj ligoj kun Britio. La temo ĝidatiĝis en aprilo 1949 ĉe la renkontiĝo de ŝtatkomunumaj ĉefministroj en Londono. Sub la Londona Deklaracio, Hindio konsentis ke, kiam ĝi iĝos respubliko en januaro 1950, ĝi akceptus la britan suverenon kiel "simbolon de la libera unuiĝo de ties sendependaj membronacioj kaj kiel la Estro de la ŝtatkomunumo". Post aŭdado de tio, la reĝo Georgo la 6-a diris al la hinda politikisto V. K. Krishna Menon: "Tiel, mi fariĝis "kiel la"".[15] La aliaj Komunumaj regno-landoj rekonis la daŭran membrecon de Hindio en la unuiĝo. Ĉe la insisto de Pakistano, Barato ne estis rigardita kiel escepto kaj estis supozite ke al aliaj ŝtatoj estus aljuĝitaj la sama traktado kiel al Barato.

La Londona Deklaracio ofte estas vidita kiel markilo de la komenco de la moderna ŝtata komunumo. Sekvante la precedencon de Barato, aliaj nacioj iĝis respublikoj, aŭ konstituciaj monarkioj kun siaj propraj monarkoj, dum kelkaj landoj retenis la saman monarkon kiel Britio, sed iliaj monarkioj formiĝis alimaniere kaj baldaŭ iĝis plene sendependaj de la brita monarkio. La monarko estas rigardita kiel aparta laŭleĝa gravulo en ĉiu teritorio, eĉ se la sama persono estas monarko de ĉiu teritorio.

Nova Komunumo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la komunumo kreskis, Britio kaj la antaŭ-1945 regnoj iĝis neformale konataj kiel la Malnova Komunumo kaj planistoj de la intermilita periodo, kiel Lord Davies, kiu ankaŭ prenis "elstaran parton en konstruado de la Unio de la Ligo de Nacioj" en Britio, en 1932 fondis la Socio por Nova Komunumo, de kiu Winston Churchill iĝis la prezidanto. Tiu nova socio estis planita ĉe la kreado de internacia aerarmeo por esti la armeo de la Ligo de Nacioj, por permesi al nacioj senarmiĝi kaj protekti la pacon.

La esprimo New Commonwealth (Nova Komunumo) estis uzita en Britio (precipe en la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj) por aludi al ĵus malkoloniigitaj landoj, ĉefe de neblankuloj kaj disvolvigontaj. Ĝi ofte estis uzita en debatoj ĉirkaŭ enmigrado el tiuj landoj.[16]

Plano G kaj invito al Eŭropo al aliĝo[redakti | redakti fonton]

Kiam Germanio, Francio kaj kvar aliaj ŝtatoj estis planante por kio poste iĝis la Eŭropa Unio, kaj ĵus sendependaj afrikaj landoj estis aliĝinatj al la Komunumo, svebis novaj ideoj por eviti, ke Britio restu izolata en ekonomiaj aferoj. La britia komerco kun la Komunumo estis kvarfoje pli granda ol la komerco kun Eŭropo. La britia registaro sub ĉefministro Anthony Eden konsideris en 1956-57 "planon G" por krei eŭropan liberkomercan zonon dum ĝi ankaŭ protektis la favoran statuson de la Komunumo.[17][18] [19] Britio konsideris ankaŭ inviti Skandinavion kaj aliajn eŭropajn landojn aliĝi al la Komunumo por ke ĝi iĝu ĉefa ekonomia komuna merkato. Iam en oktobro de 1956 Eden kaj la franca ĉefministro Guy Mollet studis enmeti Francion ene de la Komunumo. Nenio floris el tiaj proponoj.[20]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The London Declaration. Alirita 4a Julio 2013.
  2. The Commonwealth. Alirita 30 June 2013.
  3. Charter of the Commonwealth. Alirita 30a Junio 2013.
  4. Statement by Commonwealth Secretary-General Kamalesh Sharma on The Gambia (4a Oktobro 2013). Alirita 6a Oktobro 2013.
  5. US and World Population Clock (29a Junio 2013). Alirita 30a Junio 2013.
  6. History – Though the modern Commonwealth is just 60 years old, the idea took root in the 19th century. thecommonwealth.org. Alirita 29a Julio 2011.
  7. Mole, Stuart (Septembro 2004). "Seminars for statesmen': the evolution of the Commonwealth summit", gazeto : The Round Table, volumo : 93, numero : 376, paĝoj : 533–546. COI:10.108n0/0035853042000289128
  8. F.S. Crafford, Jan Smuts: A Biography (2005) p. 142
  9. La Irlanda Oath of Allegiance, interkonsentita en 1921, inkludis de la flanko de la Irlanda Libera Ŝtato "aliĝon al kaj membrecon en la grupo de nacioj formanta la Britian Komunumon de Nacioj".
  10. (1972) Peace by ordeal: an account, from first-hand sources of the negotiation and signature of the Anglo-Irish Treaty 1921. Sidgwick and Jackson. ISBN 0283979089. 
  11. Webb, Jeff A. (Januaro 2003). The Commission of Government, 1934-1949. heritage.nf.ca. Alirita 29a Julio 2011.
  12. Statute of Westminster Adoption Act 1942 (Cth). foundingdocs.gov.au (Documenting a Democracy). Alirita 29a Julio 2011.
  13. New Zealand Sovereignty: 1857, 1907, 1947, or 1987?. parliament.nz (Aŭgusto 2007). Alirita 29a Julio 2011.
  14. Celebrating thecommonwealth@60. thecommonwealth.org (26a o2009). Alirita 29a Julio 2011.
  15. Indianexpress.com
  16. "Blair calls for quotas on immigrants from 'New Commonwealth'", Daily Telegraph, 5a Junio 2004.
  17. David Gowland et al.. (2009). Britain and European Integration Since 1945: On the Sidelines. Routledge. 
  18. James R. V. Ellison, "Perfidious Albion? Britain, Plan G and European Integration, 1955-1956," Contemporary British History (1996) 10#4 pp 1-34.
  19. Martin Schaad, "Plan G - A "Counterblast"? British Policy Towards the Messina Countries, 1956," Contemporary European History (1998) 7#1 pp 39-60.
  20. Frank Heinlein. (2013). British Government Policy and Decolonisation, 1945-63: Scrutinising the Official Mind. Taylor & Francis, 137–43. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • N Mansergh, The Commonwealth in the World, University of Toronto Press, 1982. ISBN 0-8020-2492-0.
  • R J Moore, Making the New Commonwealth, Clarendon Press, 1988. ISBN 0-19-820112-5.
  • C A Auplat, Les ONG du Commonwealth contemporain: rôles, bilans et perspectives, L'Harmattan, Paris, 2003. ISBN 2-7475-5513-5.
  • Timothy M Shaw, Commonwealth: Inter- and Non-State Contributions to Global Governance, Routledge, 2008. ISBN 978-0-415-35120-1 (hbk); ISBN 978-0-415-35121-8 (pbk).
  • K C Wheare, The Constitutional Structure of the Commonwealth, Clarendon Press, 1960. ISBN 0-313-23624-0.
  • W D McIntyre, A Guide to the Contemporary Commonwealth, Palgrave, 2001. ISBN 0-333-96310-5.