Commugny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Commugny
Blazono de Commugny
Blazono de Commugny
Blazono de Commugny
Vilaĝocentro de Commugny
Vilaĝocentro de Commugny
Vilaĝocentro de Commugny
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 19′ 14″ N 6° 10′ 44″ O / 46.32056 °N, 6.17889 °O / 46.32056; 6.17889 (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 14″ N 6° 10′ 44″ O / 46.32056 °N, 6.17889 °O / 46.32056; 6.17889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2506
Areo 6,51 km²
Alteco 419 m super marnivelo
Poŝtkodo 1291
Komunumkodo 5711
Mapo de Commugny
Mapo de Commugny
Situa mapo de Commugny
vdr

Commugny estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2506 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Commugny situas sur la monteta ĉeno nordokcidente de la Lago Lemano. Tra la komunumo fluas la rojo Greny, kiu estis nutrita de elkonduko de la rivero Versoix, kiu en nordokcidento de la komunumo formas la landlimon al Francio. Laŭlonge de la rivero Versoix etendiĝas marĉo, kiu estas naturprotekta zono.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,51 km², de kiuj 19,4% estas kovritaj de arbaro, 60,7% servas por agrikulturo kaj 18,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Commugny limas en nordo al Chavannes-de-Bogis kaj Founex, en oriento al Coppet, en sudo al Tannay, en sudokicdento al Chavannes-des-Bois, en okcidento al Grilly (Francio), kaj en nordokcidento al Divonne-les-Bains (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Commugny pasas la kantona ĉefvojo n-ro 121 de Divonne-les-Bains al Versoix. En nordo tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, kiel plej proksima alveturejo estas la alveturejo Coppet, kiu situas 1 kilometron norde de la komunumo sur la teritorio de Chavannes-de-Bogis. Pere de la poŝtaŭtolinio de Nyon al Coppet la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Commugny datiĝas el la jaro 1018 kiel Communiacum. Sur la komunuma teritorio estas konservita romia vilao el la 1-a jarcento post Kristo kun muropentraĵoj, kies kvalito estas unika en Svislando. Laŭ la legendo reĝo Sigismundo de Burgonjo heredigis Commugny kun aliaj bienoj en la jaro 515 al la Abatejo Saint-Maurice. Supozeble la abatejo poste perdis siajn havaĵojn en Commugny, ĉar en la jaro 1018 Rudolfo la 3-a redonis Commugny al la Abatejo Saint-Maurice. La bienoj estis pandigitaj al la Grafo de Ĝenevo, kontraŭ kies misuzo de potenco la abatejo intervenis en la sekvaj jaroj. En 1099 la abatejo liberigis la pandojn. En la jaro 1257 Commugny estis akirita de Petro de Savojo kaj ek de 1271 la komunumo aparetenis al la Baronejo Coppet, kiu sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 apartenis al la Voktejo Nyon. Ek de la Helveta Revolucio la komunumo apartenas al la Distrikto Nyon.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]