Comodoro Rivadavia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Comodoro Rivadavia

Comodoro Rivadavia (pli simple Comodoro) estas urbego, marhavena urbo, universitata urbo kaj diocezo en sudorienta Argentino laŭ la Atlantiko en provinco Ĉubutio.

Blazono de Comodoro Rivadavia

Bazaj informoj

Panoramo en Comodoro

Geografio

Comodoro situas en la sudorienta angulo de la provinco inter Atlantiko kaj malaltaj montetoj laŭ golfo. Neuquén troviĝas 771, Mar del Plata 1200, La Plata 1458, Bonaero 1459, Quilmes 1464, Rosario 1550, Paraná (Argentino) 1682, San Miguel de Tucumán 2128, Saltaurbo 2152 km.

Historio

Haveno de Comodoro

La areo komence estis paŝtejo por ŝafoj. La haveno estis fondita en 1901. Tiutempe alvenis ĉefe buroj kaj kimroj. La urbo estis nomita je honoro de politikisto Martín Rivadavia. La buroj volis kultivi la teron, sed akvo ne vsufiĉis. Oni boris putojn, fine en 1907 oni trovis anstataŭ akvo naftojn en la profundeco kaj la urbeto tuj graviĝis. En 1922 petrola firmao kaŭzis la evoluon de la urbo. La proksima stranda feriejo Rada Tilly estis fondita en 1948, kiu eĉ hodiaŭ estas grava nabo por turismo en Argentino.

Ekonomio

Universitato de Comodoro

La komercaj kaj industriaj agadoj el la grandurbo estas la plej gravaj en la regiono. La ĉefokupoj estas: produktado de kemiaĵoj, ŝipoj, metalurgiaĵoj, nutraĵoj. Comodoro sendas tergasojn kaj oleojn al Bonaero.

Klimato

Comodoro situas en duonarida klimato. La averaĝa temperaturo estas 13 °C, tio somere estas 20 °C kun seko (en januaro), en julio averaĝe 7 °C. Jare pluvas malpli ol 250 mm.

Trafiko

Moderna katedralo de Comodoro

Comodoro havas internacian flughavenon kaj gravas la haveno. Nacia aŭtovojo kuras al Bonaero.


Vidindaĵoj

Fontoj