Samnaun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Compatsch)
Samnaun
Blazono de Samnaun
Samnaun
komunumo en Svislando • pene-exclave
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Komunumaro Ramosch
Koordinatoj  46° 56′ 38″ N 10° 21′ 38″ O / 46.94389 °N, 10.36056 °O / 46.94389; 10.36056 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 38″ N 10° 21′ 38″ O / 46.94389 °N, 10.36056 °O / 46.94389; 10.36056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 813
Areo 56,18 km²
Alteco 1846 m super marnivelo
Poŝtkodo 7563
Komunumkodo 3752
Mapo de Samnaun

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Samnaun (en la romanĉa lingvo Samignun) estas komunumo de la komunumaro Ramosch kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 813 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Samnaun situas en flanka valo de la rivero Eno, kiu geografie fakte apartenas al Tirolo (Aŭstrio), sed politike al Engadino (Svislando). Sude la montoj Piz Tschütta (3254 m s.m.), Muttler (kun 3293 m s.m. la plej alta punkto de la komunumo), Piz Malmurainza (3038 m s.m.) kaj Piz Mundin (3146 m s.m.) disigas la valon de Samnaun de Engadino. La komunumo konsistas el la kvin frakcioj Compatsch, Laret, Plan, Ravaisch kaj Samnaun.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Samnaun limas en nordo al Kappl (Tirolo, Aŭstrio), en nordoriento al See (Tirolo, Aŭstrio), en oriento al Spiss, en sudoriento al Tschlin, en sudokcidento al Ramosch, kaj en okcidento al Ischgl (Tirolo, Aŭstrio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Pro ĝia aparta geografia situo la ununura per pezaj motorveturiloj veturebla vojo al Samnauan kondukas tra Spiss en Tirolo Aŭstrio. La vojo sur la svisa flanko de rivero Schergenbach tra Vinadi estis konstruita nur en la jaro 1912 kaj estas pro sia mallarĝeco ne pasebla de grandaj veturiloj. Per du poŝtaŭtolinioj al Scuol kaj al Viandi Samnaun estas konektita al la publika transportreto. Krome interne de Samnaun cirkulas loka buso, kiu konektas la diversajn partojn de la komunumo.

Eksterdogana teritorio kaj turismo[redakti | redakti fonton]

Pro la aparta trafika situacio – atingeblo tra Aŭstrio – Samnaun havas eksterdoganan statuson, kio signifas, ke produktoj alportitaj al Samnaun estas liberigitaj de svisa dogano. Tio kaŭzas, ke en Samnaun varoj kiel benzino, tabako kaj alkoholaĵoj estas akireblaj doganlibere je tre malaltaj prezoj. Tiu situacio estas la bazo de aparta aĉetoturismo en Samnaun, de kiu vivas la tuta valo. Per skitelferoj la skiregiono de Samnaun estas konektita kun la skiregiono en la aŭstria najbara komunumo Ischgl.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Pro sia ligiteco al Tirolo Samnaun estas la sola germanlingva komunumo de la cetere romanĉlingva distrikto Eno. Apartaĵo estas, ke en Samnaun oni ne parolas alemanan dialekton kiel en la ceteraj germansvisaj lokoj, sed aŭstrio-bavaran. Samnaun do estas la ununura bavarlingva komunumo de Svislando. La bavaran dialekton la iam romanĉlingva loĝantaro de Samnaun adaptis en la 18-a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Samnaun datiĝas el la jaro 1220 kiel Samaium. En la 13-a jarcento ekzistis dokumentoj pri kelkaj kamparanaj bienoj, kiujn la Senjoroj de Tarasp donacis al la Monaĥejo Marienberg. Iom post iom estiĝis vilaĝo, kiu tamen politike kaj eklezie ĝis 1851 dependis de Ramosch, tiam ĝi surbaze de la nova administracia ordo de Kantono Grizono Samnaun fariĝis komunumo de la komunumaro Ramosch en la distrikto Eno. Nur en la jaro 1830 estis konstruita veturebla vojo de la valo de Eno al la valo de Samnaun. En la jaro 1892 Samnaun fariĝis surbaze de dekreto de la Federacia Konsilio eksterdogana teritorio. En la jaro 1912 estis konstruita vojo tra svisa teritorio al Vinadi, tamen Samnaun konservis sian statuson eksterdoganan, kiun en la jaro 2002 komisio de la Nacia Konsilio konfirmis.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]