Compton (Kalifornio)
Compton estas urbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Los-Anĝeleso.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 33° 53′ N 118° 13′ U / 33.883 °N, 118.217 °U (mapo)Koordinatoj: 33° 53′ N 118° 13′ U / 33.883 °N, 118.217 °U (mapo)
- Areo: 26 km²
- Loĝantaro: 96.455 (en 2010)
- Supermara alteco: 18-24 m
- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h)
- Poŝtkodoj: 90220-90224
- Telefonkodoj: 310/424, 323, 562
Geografio
Compton situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato.
Historio
En 1784 la hispana reĝo donacis grandan kampon al fidela hispano. Post 1848 norda Kalifornio apartenis al Usono. En 1867 usona grupo alvenis kun ĉefo Griffith D. Compton. Li donacis areon por fondi urbeton, kiu okazis en 1888. En la 1920-aj jaroj flughaveno kaj gimnazio ekfunkciis. En 1933 granda sismo okazis, poste precipe malriĉaj afrik-usonanoj alvenis.
Ekonomio
Ekonomio de Compton baziĝas sur komercado. En la urbo precipe laboristoj loĝas. Nepre menciindas en la urbo la krimo, bandoj minacas la loĝantaron.
Trafiko
Compton havas malgrandan flughavenon, dume oni ofte uzas la proksimajn internaciajn flughavenojn en Los-Anĝeleso kaj Long Beach. Aŭtovojoj disponigas aliron al cellokoj ĉie en la regiono. La metroo Blua Linio trairas la urbon.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Cancún, Meksiko
- Ŝablono:Flagikono Tralee, Irlando
- Ŝablono:Flagikono Ennis, Irlando
- Ŝablono:Flagikono Guadalajara, Meksiko
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio