ConIFA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konfederacio de Sendependaj Futbalaj Asocioj
Confederation of Independent Football Associations
internacia sporta federacio • metaorganizaĵo • federacio de futbalo
Komenco 2013
Sidejo Luleå, Svedio
Tipo Federacio de asocioj
Ĉefestro(j) Per-Anders Blind vd
Estr(ar)o Per-Anders Blind (monda prezidanto)
Lingvoj

angla lingvo

Retejo conifa.org
vdr

ConIFA (akronimo de la angla nomo Confederation of Independent Football Associations, en Esperanto Konfederacio de Sendependaj Futbalaj Asocioj) estas federacio de futbalaj asocioj establita en 2013. La konfederacio konsistas el asocioj respektive futbalteamoj kiuj reprezentas naciojn, dependajn regionoj, internacie neagnoskatajn ŝtatojn, minoritatojn, senŝtatajn popolojn, regionojn kaj mikronaciojn, kiuj ne estas membro de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia, mallongigata FIFA (FIFA nur akceptas membrajn federaciojn kiuj reprezentas ŝtatojn oficiale agnoskatajn fare de la Unuiĝintaj Nacioj). En tiu celo, ConIFA konkurencas kun alia alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata esperantlingve NF-Ligo (longigo aŭ Nova Federacia LigoNe-FIFA-Ligo) respektive angle NF-Board.

ConIFA organizas la Futbalan Mondpokalon ConIFA ("ConIFA World Football Cup"), kies unua turniro okazis en 2014 en Östersund, Svedio. La unua Eŭropa Konkurso okazu en 2015.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Eŭropo

Afriko

Azio

Amerikanoj

Nur kelkajn monatojn post kiam ĝi iĝis membro de ConIFA, la kebekia oficiala teamo de futbalo aniĝis al la Kebekia Futbala Federacio (france Fédération de soccer du Québec, FSQ), kun la intenco ke la federacio FSQ eventuale petu membrecon de CONCACAF, la nordamerika konfederacio de FIFA. Tiucele oni anoncis ke la teamo nur ludu internaciajn matĉojn kontraŭ naciaj teamoj kiuj estas membroj de ĉu CONCACAFFIFA, kaj ne plu partoprenu en Ne-FIFA-Futbalaj turniroj. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]