Conan la 2-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Conan la Dua
Duko de Bretonio
Regado 1040-1066
Ceteraj titoloj Duko de Bretonio
Naskiĝo 1030
en Rennes
Antaŭulo Eon la Unua
Dinastio Familio de Rennes
Patro Alano la Tria
Patrino Berta de Blois
Antaŭulo Alano la Tria
v  d  r
Information icon.svg

Conan la Dua de Bretonio (naskiĝis en Rennes en 1030, mortis la 11-an de decembro 1066 antaŭ Château-Gontier), filo de la duko Alano la 3-a kaj de Berta de Blois-Chartres, estis duko de Bretonio de 1040 ĝis sia morto en 1066.

Genealogio de Berenger, grafo de Rennes

Biografio[redakti | redakti fonton]

Heredanto de la duklando Bretonio, Conan devis unue liberiĝi de la kuratoreco de sia onklo Eon (aŭ Eudes) la 1-a de Pentievro. Eudes estis inter la kontraŭuloj de Vilhelmo la Bastardo, estonta duko de Normandio. Conan devis atendi la venkon de Vilhelmo super siaj oponantoj, en la batalo de Val-ès-Dunes en oktobro 1047, por ke lia onklo forcedu al li la dukan povon.

Conan eĉ sukcesis je la morto de la grafo de Nantes, Mathias, sen heredanto, etendi sian povon super la graflando de Nantes. Tamen, tiu graflando estis depostulata ankaŭ de Alain Canhiart, grafo de Kornvalo, nome de ties edzino Judita. Tiu graflando fine iris al ilia filo Hoel la 5-a de Kornvalo, kiu fariĝis bofrato de Conan, edziĝante al lia fratino Havoise.

Conan devis ankaŭ fronti la ribelon de Riwallon la 1-a de Dol, subtenata de Vilhelmo la Bastardo[1].

Ĉirkaŭ la fino de 1066, la bretona princo, post konkero de Pouancé kaj de Segré, venis ĝis Château-Gontier kies enirejon li trarompis, sed li mortis en sia triumfo, la 11-an de decembro 1066 [2], venenita, laŭdire, de perfidulo laŭ ordono de Vilhelmo la Bastardo, suspektita esti la ordoninto de tiu mortigo. La kaŭzo de la milito estis verŝajne la deziro restarigi la landlimojn de Bretonio, movitajn de Erispoe ĝis la rivero Majeno, kaj kiujn la bretona princo estis fortikiginta per fortikaĵoj konsistantaj el du fosaĵoj kaj du terheĝoj, apogitaj de distanco al distanco per bulvardoj, kaj irantaj de Majeno ĝis super Bazouges, al la rivero Seiche fronte de Availles.[3]

Conan la 2-a estis entombigita en la abatejo Saint-Melaine de Rennes, kie lia tombo estis retrovita sub la turo okaze de ĝia restaŭrado. Manke de rekta heredanto, lia bofrato Hoel fariĝis duko: la familio de Rennes devis cedi la lokon al la familio de Kornvalo je la kapo de la duklando de Bretonio.

Idaro[redakti | redakti fonton]

Conan la Dua mortis 36-jara, sen edziĝi por havi legitiman filon, tamen iu «  Alanus nothus filius Conani comitis » kiu aperis en 1075 inter la atestantoj de donaco de la dukino Berta de Blois [4] povus esti lia bastarda filo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dictionnaire de la France médiévale, Jean Favier
  2. Annales de Vendôme citées par Jean-Christophe Cassard dans Houel de Cornouaille p.102
  3. Restas ankoraŭ seriozaj spuroj de tiuj laboroj, laŭ linio de lokoj nomataj « les Miaules » kaj facile komprenas ke la defendo estis direktata kontraŭ malamiko venanta de la nordo. Oni scias ankaŭ ke en la 10-a jarcento, la bretonoj influis ankoraŭ tiun regionon, kiu entenis Craon. Verŝajne, por fronti la pretendojn de Foulque Nerra estis konstruita Château-Gontier ĉe la ekstrema pinto de la bretona konkero, same, la kampanjo en kiu Conan mortis ŝajnas celi, rekaptante Pouancé, Segré kaj Château-Gontier, restarigi la aŭtoritatecon de la bretonoj sur tiu teritorio de kie la normandaj invadoj estis forpelintaj ilin.
  4. Cartulaire de Quimperlé, chartre n° LXXV

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]