Conceição de Ipanema
| Conceição de Ipanema | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Urbo | ||
| Lando | Brazilo | ||
| Ŝtato | Minas Gerais |
||
| Regiono | Vale do Rio Doce | ||
| Fondita en | 01 jan. de 1954 | ||
| Urbestro | Willfried Saar (ĝis 2012) | ||
| Poŝtkodo | 36947-000 | ||
| Telefona antaŭkodo | 33 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 3.796 (2006) | ||
| Loĝdenso | 14,9 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
|
|
19°55′40″S 41°41′38″U / 19.92778°S, 41.69389°UKoordinatoj: 19°55′40″S 41°41′38″U / 19.92778°S, 41.69389°U | ||
| Alto | 493 - 1.340 m (INDI) | ||
| Areo | 254,5 km² | ||
| Horzono | UTC-3 | ||
Conceição de Ipanema (prononco: Konsejsaŭn de Ipanema) estas brazila urbo en subŝtato Minas-Ĝerajso. En 2010 ĝi havas proksime 4.467 loĝantojn.
Enhavo |
Etimologio [redakti]
Conceição de Ipanema signifas Nia Sinjorino de la Senmakula Koncipiĝo apud la rivero Ipanema. La vorto Ipanema devenis el la tupia lingvo kaj volas diri "malbona rivero", "senfiŝa rivero".
Historio [redakti]
Conceição de Ipanema estis fondita en 1850. La pioniro de la historio de la urbo estis José Pedro de Alcântara. Li alvenis en la regiono en 1842, poste Manoel Francisco de Paula Cunha ankaŭ alvenis. La vilaĝo komenciĝis kiam Francisco Inácio Fernandes Leão konstruis etan preĝejojn dediĉitan al Nia Sinjorino apud lia bieno, en 1850.
Ekde 1917 komenciĝis alveni al la regiono la germanaj migrantoj. Carlos Henrique Saar, Frederico Kaiser kaj Antônio Keller estis la unuaj germanidoj. Kaj tiu familioj fondis komunumon luteranan en la regioneto nomiĝita Córrego do Funil.
En 1920, grupo de loĝantoj sub la ĉefado de Laudelino José da Luz aĉetis la antikvan bienon kaj donigis la terojn a la Katolika Eklezio. Conceição de Ipanema turniĝis urbon en 1953 kaj Antônio Heringer estis la ĝia unua urbestro.
Populacio [redakti]
La municipa populacio havas diversajn familiojn el fremda origino. La germanidoj estas Braun, Heins, Heringer, Hermsdorf, Horst, Kaiser, Keller, Klein, Knaip, Saar, Sathler kaj Rot. La italidoj estas Bertolacci, Pavione kaj Garonci. Kaj la hispanidoj estas Gamito, Huebra kaj Sanchez.
Geografio [redakti]
La municipo havas multajn riveretojn: Córrego do Cobrador, Córrego Sonhador, Córrego Angelim, Córrego Mexerico, Córrego Bom Jardim, Córrego São Luís, Córrego Saudade kaj Córrego Santa Silvéria. La riveroj estas José Pedro kaj Manhuaçu.
Vilaĝoj [redakti]
Estas tri vilaĝoj en la municipo:
Listo de urbestroj [redakti]
| Dato | Ubestro |
|---|---|
| 1955-1959 | Antônio Heringer |
| 1959-1963 | Geraldo Barros |
| 1963-1966 | Obed Ribeiro |
| 1967-1973 | Geraldo de Barros |
| 1973-1977 | Geraldo de Barros |
| 1977-1983 | José Pereira de Lacerda |
| 1983-1988 | Geraldo de Barros |
| 1989-1992 | José Pereira de Lacerda |
| 1993-1996 | Altivo Saldanha Marinho |
| 1997-2000 | Gottfried Kaiser |
| 2001-2004 | Altivo Saldanha Marinho |
| 2005-2008 | Gottfried Kaiser |
| 2009- | Willfried Saar |