Concentus Musicus Wien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Concentus Musicus Wien
orkestromuzika grupo
Komenco 1953 vd
Fondinto(j) Nikolaus Harnoncourt • Alice Harnoncourt vd
vdr

Concentus Musicus Wien estas instrumenta ensemblo specialiĝinta pri la prezentado de antikva muziko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiel unu el la unuaj originalsonaj ensembloj Concentus Musicus Wien preparis la vojon al historiema koncertado kaj al ĝia sukceso. La orkestron fondis en 1953 Nikolaus Harnoncourt, kiu direktis la ensemblon ĝis 1987 ekde la violonĉelo kaj ĝis nun estas artisma direktanto. „La muziko de ĉiu epoko povas esti prezentata plej vivece per la sonrimedoj de sia tempo“, tekstas la kredo de Harnoncourt. Pli ol kvar jarojn la muzikistoj pasigis komence nur per problaboro, poluris la sonaperaĵon kaj konvenan interpretadon de barokaj kaj antaŭbarokaj verkoj, ĝis kiam ili en 1957 unuafoje sin prezentis antaŭ la publiko en Palais Schwarzenberg je Vieno.

"Reinaldo en la magia arbaro", pentraĵo de Filippo Zaniberti (1585 - 1636), sceno el Jerusalemo liberigita de Torquato Tasso. Ĉi tiu bildo ornamas la kovrilon por la disko "Il combattimento/Lamento della ninfa/Madrigali", kiun Concentus Musicus dediĉis al ĉi tiuj verkoj de Monteverdi.

La evento jam tre baldaŭ trovis daŭrigon: kun ciujaraj koncertcikloj en Vieno, gastturneoj (ekde 1960) kaj multnombron da sondiskaj registraĵoj – jen la Brandenburgaj konĉertoj de Johann Sebastian Bach markis la komencon. La ensemblo debutis en Boston en 1966 por la koncertserio Peabody Mason Concert,[1] kaj revenis en 1971.[2] Al la multaj spektaklaj projektoj de Concentus Musicus Wien apartenas i.a. la kompleta registrado de ĉiuj kantatoj de Bach, ekestinta inter 1970 kaj 1990 kunlabore kun Leonhardt-Consort sub Gustav Leonhardt kaj premiita per la angla Gramophone Award.

La ensemblo ankaŭ sin montris kun registraĵoj kaj prezentadoj de operoj: menciindas ekz. de Mozart Lucio Silla kaj Il re pastore, de Haydn Armida, de Purcell Dido and Aeneas dum la Festivalo de Salcburgo kaj The Fairy Queen aŭ de Monteverdi L’Orfeo, Castor et Pollux de Jean Philippe Rameau (ĉi tiu registraĵo havis preskaŭ similan efikon kiel la registraĵoj de Monteverdi, nome iaspeca renaskiĝo de ĉi tiuj verkoj), krome multaj oratorioj de Georg Friedrich Händel. Laste aperis la lumdisko registrata dum festivalo Styriarte kun Orlando Paladino de Haydn kaj registraĵo de Zaide de Mozart.

La repertuaro de Concentus Musicus etendiĝas nun ekde la renesanco ĝis Haydn kaj Mozart, ĝi ampleksas egale sakralajn kaj profanajn verkojn. Koncertmajstro sukcede de Alice Harnoncourt estas Erich Höbarth, la kontinuan bason prizorgas per klaviceno kaj orgeno Herbert Tachezi.

Honorigoj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1990 kaj 1991, Premio de la Germana Sondisko-Kritiko respektive por la opero Lucio Silla de Wolfgang Amadeus Mozart kaj la oratorio Theodora de Georg Friedrich Händel.
  • 1990, Gramophone Award for Special Achievement por la kompleta registraĵo de la kantatoj de Bach
  • 1995, Klasikmuzika premio de Cannes por la Johano-Pasiono de J.S. Bach (BWV 245)
  • 1996–1997, Gravaj premioj por tri diferencaj francaj muzikpublikaĵoj – registraĵo de Il re Pastore de Mozart, konĉertoj de Antonio Vivaldi kaj motetoj de J.S. Bach.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boston Globe, 7-Jan-1966, Michael Steinberg, "Concentus Musicus gives a beautiful concert"
  2. Boston Globe, 13-Nov-1971, Michael Steinberg, "Vienna group fuses skill with delight"
  3. "Concentus musicus Wien", Bach Cantatas website (in English), accessed 11 Dec 2009

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]