Concepción Arenal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Concepción ARENAL (n. en Ferrol, La Coruña, la 31-an de januaro 1820 - m. en Vigo la 4-an de februaro 1893) estis hispana verkistino.

Ŝi naskiĝis en modesta familio en la kvartalo nomita Ferrol Vello (Malnova Ferrol). Ŝia patro Ángel del Arenal, estis eminenta militisto kiu ofte suferis en malliberejo pro sia liberala ideologio kaj pro sia kontraŭo al la absoluta monarkio de la reĝo Fernando la 7-a. Konsekvence de lia restado en malliberejo li malsaniĝis kaj mortis en 1829, lasante la 8 jaraĝan Concepción sen patro. En 1829 ŝi translokiĝis kun la patrino, de kiu ŝi ricevis feran religian instruon, al Armaño (Kantabrio). En 1834 ili translokiĝis al Madrido, kie Concepción studis ĉe lernejo por fraŭlinoj. Sep jarojn poste kaj kontraŭ la volo de ŝia patrino ŝi eniris kiel aŭd-studento la juran fakultaton de la Centra Universitato (Universidad Central) nuntempe la Universidad Complutense de Madrid, vestita kiel viro ĉar en tiu tempo la universitata edukado estis malpermesata al virinoj. Ankaŭ vestita kiel viro, Concepción partoprenis diskutrondojn pri politiko kaj literaturo tiel luktante kontraŭ la tiam establita situacio de la virinoj.

Forlasante karieron, ŝi edziniĝis en 1848 kun la advokato kaj verkisto Fernando García Carrasco. En postaj jaroj ili kunlaboris en liberala periodaĵo Iberia, ĝis 1857 kiam Fernando mortis pro tuberkulozo kaj Concepción restis sola kaj senrimeda. Devigita vendi siajn posedaĵojn en Armaño pro ekonomikaj malfacilaĵoj, ŝi translokiĝis al la domo de la violonisto Jesús de Monasterio en Potes (Kantabrio), kie en 1859 ŝi fondis virinan grupon de la Konferenco de Sankta Vincento de Paŭlo por helpi malriĉulojn. Du jarojn poste, en 1861, ŝi ricevis premion pro sia karitata laboro de la Academia de Ciencias Morales y Políticas. Estis la unua fojo ke la akademio donis la premion al virino.

En 1863 ŝi fariĝis ankaŭ la unua virino kiu ricevis la titolon de Vizitanto de Virinaj Malliberejoj, oficon kiun ŝi plenumis ĝis 1865. Poste ŝi publikigis librojn de poemoj kaj eseoj kiel Cartas a los delincuentes (1865) (Leteroj al deliktuloj), Oda a la esclavitud (1866) (Odo al sklaveco) —kiu estis premiita de la Abolicia Asocio de Madrido (Sociedad Abolicionista de Madrid)—, El reo, el pueblo y el verdugo o La ejecución de la pena de muerte (1867) (La kulpulo, la popolo kaj la ekzekutisto aŭ La plenumo de la mortopuno). En 1868, ŝi estis nomumita inspektoro de virinaj malliberejoj, kaj tri jarojn poste en 1871, ŝi komencis kunlabori kun la revuo La Voz de la Caridad, (La Voĉo de Karitato) de Madrido, en kiu dum dek kvar jaroj priskribis pri la mizero en la mondo kio ĉirkaŭas sin.

En 1872 ŝi fondis la Constructora Benéfica, kiu estis asocio dediĉita al la konstruado de malmultekostaj domoj por laboristoj. Poste ŝi ankaŭ kunlaboris en la organizado de la hispana Ruĝa Kruco por la vunditoj en la karlistaj militoj fariĝante sin ĉefo de kampara hospitalo por vunditoj en la urbo Miranda de Ebro. En 1877 ŝi publikigis Estudios Penitenciarios (Malliberejaj Studoj).

Kun Concepción Arenal naskiĝis la feminismo en Hispanujo, ĉar ekde junaĝo ŝi batalis por rompi la malliberigan regularon establita por virinoj, kaj ribelis kontraŭ la tradicia marĝenigo de la ina sekso, kaj postulante egalecon por virinoj en ĉiuj sociaj kampoj.

Ŝi mortis la 4-an de februaro de 1893 en Vigo, kie ŝi estis entombigita. Ŝia epitafo estas la slogano kio akompanis ŝin dum la tuta vivo.: A la virtud, a una vida, a la ciencia. (Al virto, al vivo, al scienco). Tamen ŝia plej konata frazo estas verŝajne “Mi malamas la delikton kaj kompatas la deliktulon” frazo kiu resumas ŝian rigardon de deliktuloj kiel produkto de socio deprimita kaj subpremema.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fábulas en verso originales, Madrid, Tomás Fortanet. 1851.
  • La beneficencia, la filantropía y la caridad, Madrid, Imprenta del Colegio de Sordo-Mudos y de Ciegos, 1861.
  • Manual del visitador del pobre, Madrid, Imprenta de Tejado, 1863.
  • Manuel du visiteur du pauvre, París, Ambroise Bray Libraire-Editeur, 1864.
  • Cartas a los delincuentes, La Coruña, Imprenta del Hospicio, 1865.
  • El reo, el pueblo y el verdugo, o la ejecución pública de la pena de muerte, Madrid, Establecimiento Tipográfico de Estrada, Díaz y López, 1867.
  • La voz que clama en el desierto, La Coruña, Tipografía de la Casa de Misericordia, 1868.
  • Examen de las bases aprobadas por las Cortes, para la reforma de las prisiones, Madrid, Imprenta de la Revista de Legislación, 1869.
  • La mujer del porvenir. Artículos sobre las conferencias dominicales para la educación de la mujer, celebradas en el Paraninfo de la Universidad de Madrid, Sevilla-Madrid, Eduardo Perié-Félix Perié, 1869.
  • Estudios penitenciarios, Madrid, Imprenta de T. Fortanet, 1877.
  • La cárcel llamada Modelo, Madrid, Imprenta de T. Fortanet, 1877.
  • Las colonias penales de la Australia y la pena de deportación, Madrid, Imprenta y Librería de Eduardo Martínez, 1877.
  • "La récidive en Espagne", Bulletin de la Société Générale des Prisons, 6 (junio 1878), p. 575-586.
  • Ensayo sobre el derecho de gentes, Madrid, Imprenta de la Revista de Legislación, 1879.
  • "Hay Irlanda, pero no Cobden", La Ilustración Gallega y Asturiana, 34 (8 de diciembre 1880), p. 418-419.
  • "Mi vida. A... que me pedía con insistencia apuntes para escribir mi biografía", La Ilustración Gallega y Asturiana, 31 (8 de noviembre 1880), p. 385.
  • Cuadros de la guerra, Ávila, Imprenta de la Propaganda Literaria, 1880.
  • La cuestión social. Cartas a un obrero y a un señor, Ávila, Imprenta de la Propaganda Literaria, 1880.
  • La instrucción del pueblo, Madrid, Real Academia de Ciencias Morales y Políticas (Tip. Guttenberg), 1881.
  • "Lettre à M. Le Directeur General de L’Administration Pénitentiaire D’Espagne", Bulletin de la Société Générale des Prisons, 4 (abril 1883), p. 468-475.
  • La mujer de su casa, Madrid, Gras y Compañía Editores, 1883.
  • "Idea del cielo", en Almanaque de las damas para 1885, Puerto Rico, Imprenta y Librería de José González Font, 1884.
  • "Clinique criminelle", Bulletin de la Société Générale des Prisons, nº 7 (noviembre 1886), p. 857-866.
  • "Psychologie comparée du délinquant", Bulletin de la Société Générale des Prisons, 5 (mayo 1886), p. 647-655.
  • "La educación de la mujer", Boletín de la Institución Libre de Enseñanza, T. XVI (1892), p. 305-312.
  • El delito colectivo, Madrid, La España Moderna, 1892.
  • Manuel du visiteur du prisonnier, París, Au Secrétariat de l’Oeuvre des Libérées de Saint-Lazare, 1893.
  • El visitador del preso, Madrid, La España Moderna, 1894.
  • Obras Completas, Madrid, Librería de Victoriano Suárez, 1894-1913.
  • "Estado actual de la mujer en España", Boletín de la Institución Libre de Enseñanza, T. XIX (1895 ), p. 239-252.
  • Informes presentados en los Congresos Penitenciarios de Estocolmo, Roma, San Petersburgo y Amberes, Madrid, Librería de Victoriano Suárez, 1896.
  • El pauperismo, Madrid, Librería de Victoriano Suárez, 1897.
  • "A Méndez Núñez", en Vigo y Doña Concepción Arenal. El libro de la velada (10 de septiembre de 1897), Madrid, Establecimiento Tipográfico de la viuda e hijos de Manuel Tello, 1898.
  • La igualdad social y política y sus relaciones con la libertad, Madrid, Librería de Victoriano Suárez, 1898.
  • "Juicio crítico de las obras de Feijoo", en Antología popular, Buenos Aires, Editorial Galicia, 1966.
  • Dios y libertad, Pontevedra, Diputación Provincial, 1996.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Tradukita el la hispana versio