Concord (Kalifornio)
Concord (antaŭe Todos Santos) estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Contra Costa. Ĝi estas la plej granda urbo de la kantono kaj ĝi estas antaŭurbo de San Francisco kaj Oakland.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 37° 58′ N 122° 02′ U / 37.967 °N, 122.033 °U (mapo)Koordinatoj: 37° 58′ N 122° 02′ U / 37.967 °N, 122.033 °U (mapo)
- Areo: 79 km²
- Loĝantaro: 122.067 (en 2010)
- Supermara alteco: 26 m
- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h )
- Poŝtkodoj: 94518-94521
- Telefonkodo: 928
Geografio
Concord situas ĉe golfo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de la subŝtato. Oakland troviĝas 35, San Francisco 47, San Jose 82, Sakramento 105 km.
Historio
En la nuna Concord komence indianoj vivis. En 1772 hispanoj komencis transiri la areon, sed ili ankoraŭ ne ekloĝis tie. Todos Santos ("ĉiuj sanktuloj") fondiĝis en 1869 (la nomo estis ŝanĝita al Concord post monatoj) kaj urbiĝis en 1905. La poŝtejo malfermiĝis en 1872. Komence Concord estis agrikultura urbeto, kie oni okupiĝis pri vinberoj, juglandoj, tritikoj, fojnoj kaj eĉ tomatoj. La urbeto Cowell (nun integrigita al Concord) produktis cementon.
Trafiko
Concord havas flughavenon (Buchanan Field Airport) sen nuntempa pasaĝeroservo. El la urbego ĉefvojoj kaj fervojoj kuras al San Francisco kaj Stockton (Kalifornio), ĉefvojo kuras tra la golfo al Vallejo.
Klimato
Concord situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 10-23 °C, en julio kun rekordo 28 °C 43 °C, en decembro kun rekordo -4 °C. Jare pluvas po 467 mm. La pluvo kulminas en februaro, en julio praktike ne pluvas.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio