Concorde (pariza metrostacio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Concorde
Kajoj de la linio 1

Kajoj de la linio 1
Linio(j) 1 - 8 - 12
Arondismento 1-a
Malfermiĝis en 13-a de aŭgusto 1900
·
Mapo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Concorde estas stacio de la 1-a, 8-a kaj 12-a linioj de la metroo de Parizo. Ĝi situas en la 1-a arondismento de la franca ĉefurbo.

Enhavo

[redakti] Pri la stacio

La stacio situas sub la fama placo de la Konkordo, kaj estas unu el la plej gravaj vojkruciĝoj de la metroo de Parizo pro siaj tri linioj. La stacio estas cetere proksima al la stacio Madeleine, kie pasas la aŭtomata linio 14.

La kajoj de la linio 12 estas dekoraciitaj per mozaiko da literoj, kiuj formas la tekston de la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789.

[redakti] Proksimaj vidindaĵoj

La placo de la Konkordo situas ĉe la dekstra bordo de la Sejno, antaŭ la Nacia Asembleo en la palaco Bourbon. La placon ornamas la statuoj de pluraj gravaj urboj de Francio kiel Lille, Strasbourg, Lyon, Marseille, Bordeaux, Nantes kaj Brest.

La enirejo de la ĝardeno Tuileries kaj la muzeo Orangerie situas proksime al la stacio, samkiel la eko de la avenuo de la Elizeaj Kampoj.

[redakti] Konektita kun

La stacio estas konektita al la RATP-busoj 24, 42, 52, 72, 73, 84 kaj 94.

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj