Concorde (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

 

Concorde
Kajoj de stacio Concorde sur linio 1
Kajoj de stacio Concorde sur linio 1
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 1-a, 8-a
Geografia situo 48° 51′ 58″ N, 2° 19′ 21″ O (mapo)48.8661762.322397Koordinatoj: 48° 51′ 58″ N, 2° 19′ 21″ O (mapo)
Concorde (Parizo)
Concorde (Parizo)
DEC
Concorde
Concorde
Concorde
Situo sur mapo de Parizo
Map
Concorde
Ecoj
Tarifa zono 1
Historio
Malfermo 13-a de aŭgusto 1900
Administrado kaj utiligado
Kodo 1002
Metro-linio M01 M08 M12
vdr

Concorde [kɔ̃kɔʁd] estas stacio de la 1-a, 8-a kaj 12-a linioj de la metroo de Parizo. Ĝi situas en la 1-a arondismento de la Parizo.

Pri la stacio

La stacio situas sub la fama placo de la Konkordo, kaj estas unu el la plej gravaj vojkruciĝoj de la metroo de Parizo pro siaj tri linioj. La stacio estas cetere proksima al la stacio Madeleine, kie pasas la aŭtomata linio 14.

La kajoj de la linio 12 estas dekoraciitaj per mozaiko da literoj, kiuj formas la tekston de la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789.

Proksimaj vidindaĵoj

La placo de la Konkordo situas ĉe la dekstra bordo de la Sejno, antaŭ la Nacia Asembleo en la palaco Bourbon. La placon ornamas la statuoj de pluraj gravaj urboj de Francio kiel Lille, Strasbourg, Lyon, Marseille, Bordeaux, Nantes kaj Brest.

La enirejo de la ĝardeno Tuileries kaj la Muzeo Orangerie situas proksime al la stacio, samkiel la eko de la avenuo de la Elizeaj Kampoj.

Konektita kun

La stacio estas konektita al la RATP-busoj 24, 42, 52, 72, 73, 84 kaj 94.

Vidu ankaŭ