Conducător

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Conducător (laŭvorte en la rumana: kondukanto, gvidanto) estis titolo uzata de rumanaj politikistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vorto devenas de la rumana verbo conduce havanta latinan etimologion (el la vorto ducere - konduki). Ĝi rilatas al similsignifaj titoloj de duko (dux) kaj duce el faŝisma Italio kaj kongruas kun Führer el Nazia Germanio kaj kaŭdilo el frankisma Hispanio.

Kiel la unua uzis la titolon reĝo Karolo la 2-a en la lastaj jaroj de Nacia Renaskiĝa Fronto, faŝisma partio establita de li. Sekve la titolon komencis uzi marŝalo Ion Antonescu kiu de la 14-a de septembro 1940 havis diktatoran povon en la Reĝlando de Rumanio. Kvankam oficiale la ŝtatestro estis reĝo Mikaelo la 1-a, la fakta potenco apartenis plene al Antonescu.

Post la jaro 1968, kune kun kreskanta kulto de personeco de ŝtatestro Nicolae Ceaușescu, conducător fariĝis unu el liaj titoloj.

Similaĵoj[redakti | redakti fonton]