Confederación Nacional del Trabajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de CNT
...kaj historia de CNT-FAI
Heraklo kontraŭ la nemea leono kiel simbolo de hispana anarkosindikatisma sindikato CNT.
Parodio de la simbolo de sindikato CNT kun Heraklo kiel virino uzita por specialaj eldonoj de la sindikata gazeto de la monato marto nome monato de la virintago.

CNT (Nacia Konfederacio de la Laboro; hispane Confederación Nacional del Trabajo) estas hispana sindikato, kiu fondiĝis en 1910 en Barcelono.

Celoj kaj principoj

Sidejo de CNT en Barcelono.

CNT (Nacia Konfederacio de la Laboro) sekvas anarkiismajn sindikatajn principojn, kaj vidas sin heredanto de la "1-a Internacio". Ĝi kunlaboras en la Internacia Laborista Asocio (AIT-Asociación Internacional de los Trabajadores). Pro tio, la kunligo de sigloj CNT-AIT estas ofte uzata.

La sindikato CNT estis fondita la jaron 1910 en Barcelono, kiel unuiĝo de la laboristaj societoj ne ligitaj al la socialdemokratiaj tendencoj. De tiam CNT sekvas fidela al la anarkiaj-sindikatismaj principoj kiuj ĉiam reprezentis ĝin, kaj sin konsideras la nura heredanto en la Hispana Ŝtato de la "1-a Internacio"-spirito.

En CNT ne decidas profesiaj sindikatistoj, sed nur la aliĝintaj laboristoj. Por konservi sian ekonomian sendependecon, ĝi ne akceptas financan subtenon de la ŝtato aŭ de entreprenistoj.

Siajn celojn, principojn kaj celgrupon la organizaĵo mem prezentas tiel:

Disvolvi inter laboristoj la asocio-spiriton, praktiki reciprokan subtenon kaj solidarecon, reprezenti, defendi kaj promocii la ekonomikajn, socialajn, istajn kaj kulturajn interesojn de la aliĝintoj tiom bone, kiom programi la necesajn agadojn por atingi socialajn kaj ekonomiajn plibonigojn, ne nur por aliĝintoj sed ankaŭ por la laboristoj ĝenerale.

CNT sin konsideras, nuntempe, la nura sindikato en la Hispana Ŝtato tute sendependa de politikaj direktigoj, en kiu tiuj, kiuj decidas estas la aliĝintaj laboristoj kaj ne komitaton de sindikatismistoj, kiu rezignas je financado de Ŝtato kaj Mastraro, por teni sian ekonomikan sendependon, kaj kiu ne lasas la intertrakadoj al perantoj. CNT-aliĝintoj estas ĉiuj tiuj laboristoj, kiuj sin sentas ekspluatitaj fare de siaj mastroj, kaj ili vidas kiel tago post tago siaj rajtoj estas neagnoskitaj, dume privilegiita klaso anoncas senhonte la kreskadon de siaj profitoj. Por helpi al atingadi iliajn celojn, kaj komprenante, ke la kreskanta tutmondiĝo de ekonomio estas fenomeno, kiun laboristoj ne povas ignori, CNT kunsocietiĝas kun aliaj memcelaj tutmondaj laboristaj organizaĵoj, ene de la Internacia Asocio de Laboristoj. Aliflanke, en CNT ne estas korifeoj kiuj diktas la organizaciojn-regulojn, sed estas ĉiuj la aliĝintaj laboristoj kiuj alportas sian energion kaj siajn ideojn por funkciigi ĝin ĉiutage.

Historio

Evoluo de la anaro de CNT inter 1911 kaj 1937

CNT estis dum la jardekoj de 1910 al 1939 la ĉefa sindikato en Hispanio, kun speciala forto inter la industriaj laboristoj de Katalunio kaj la kamparanoj de Andaluzio.

Ĝi estis pure sindikatisma orkanizo, malema al partipolitika agado. Tio ne malhelpis la agadon de diversaj tendencoj, kiuj aktivis en ĝia sino aŭ en la medioj proksimaj al ĝi.

La plej revoluciema alo formis ag-organizon nomatan FAI (Anarkiista Iberia Federacio), kiu havis fortan influon en ĝiaj vicoj. Tiel, la kunligo CNT/FAI aŭ CNT-FAI estas forte uzata por la movado dum la 30-aj jaroj. La plej konata aktivulo de tiu organizo estis Buenaventura Durruti. Aliaj famaj estis Juan García Oliver kaj Federica Montseny.

Alia grupo pli modera formis la t.n. Sindikatisman Partion, kiu estis parto de la Popolfronto en la elektoj de 1936.

CNT tre ĉefrolis dum la Hispana Enlanda Milito, kiam ĝi impulsis socian revolucion.

Dum la frankista diktaturo la sindikato suferis fortan subpremon, kaj apenaŭ rolis post la 50-aj jaroj.

Post la restarigo de demokratio, anarĥiistaj rondojn reorganiziĝis. Tamen, ili ne atingis la saman forton. Krome, efikis divido inter la tendenco pli historia, kiu rifuzis la politikan agadon kaj la partoprenon eĉ en la sindikataj elektoj, kaj alia kiu pretis partopreni en elektoj ene de la entreprenoj. La lasta grupo skismiĝis kaj formis alian sindikaton nomatan CGT.

CNT plu aktivas en la laboristaj rondoj. Laŭ propra takso: "Precipe en la Ŝipkonstruejo de Puerto Real, la Atomenergia centro de Lemóniz kaj en Pedrera kaj ĉirkaŭaĵo CNT sukcesis efike aktivigi laboristojn kaj agrokulturistojn por komunaj agado kaj lukto."

Funkciado

La CNT organiziĝas laŭ lokaj sindikatoj (en vilaĝoj kaj urbetoj plej ofte nur po unu, dum en grandurboj povas esti kelkaj depende de la laborbranĉoj), kiuj siavice organiziĝas en dekunu regionaj federacioj (dum multaj jaroj ekde la Hispana Enlanda Milito) funkciis ankaŭ krome regiona federacio por la ekstero, ĉefe en Fancio, sed ne nur). La reprezentantoj de la regionaj federacioj kunvenas kelkajn fojojn jare (Konfederacia Plenumo) por necesaj decidoj. La reprezentantoj de la lokaj sindikatoj kunvenas po unu foje kongrese en kelkaj jaroj kaj tie oni markas la agadliniojn kaj ĝeneraln sintenon de la sindikato.

La ĉefaj komunikiloj de la CNT estas la gazeto "cnt" kaj la retejon (vidu sube).

En aliaj landoj

CNT (Confédération Nationale du Travail) ekzistas ankaŭ en Francio kaj en Belgio (CNT-NCA) sur la samaj bazoj. En Germanio la sindikato frata de CNT kaj same membro de ILA nomiĝas FAU-IAA (Freie ArbeiterInnen-Union - Internationale ArbeiterInnen-Assoziation / Libereca Gelaboristo-Sindikato - Internacia Gelaboristo-Asocio).

Eksteraj ligiloj

greke CNT (hispane) greke Historio de hispana CNT en Esperanto greke CNT-AIT (Esperanto) greke CNT-NCA en Belgio (france kaj nederlande) greke Novaĵoj en esperanto greke Historio de franca CNT greke Informa Bulteno


Vidu ankaŭ