Conflans-Sainte-Honorine
| Conflans-Sainte-Honorine | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Urbo | ||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Pariza Regiono | ||
| Departemento | Yvelines | ||
| Arondismento | Saint-Germain-en-Laye | ||
| Kantono | Conflans-Sainte-Honorine (ĉefurbo) | ||
| Urbestro | S-ro Philippe Esnol 2001-2008 |
||
| Poŝtkodo | 78700 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 78172 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 33327 (1999) | ||
| Loĝdenso | 3 366,4 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 49° 0′ N, 2° 6′ O48.9972222222222.0944444444444Koordinatoj: 49° 0′ N, 2° 6′ O | ||
| Alto | De 17 al 60 m | ||
| Areo | 9,90 km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
|
|||
Conflans-Sainte-Honorine estas franca komunumo kaj okcidenta pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Yvelines kaj en la Pariza Regiono. Ĝi situas 10 kilometrojn norde de Saint-Germain-en-Laye, kaj 20 kilometrojn nordokcidente de Parizo. La urbo havas proksimume 33 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Conflanais.
Conflans-Sainte-Honorine estas rigardata kiel la franca ĉefurbo de rivera navigo.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Conflans-Sainte-Honorine troviĝas norde de la departemento Yvelines, je la limo kun Val-d'Oise. La urbo disvolviĝis ĉe la maldekstra bordo de la Sejno, kie elfluas la rivero Oise. Pliparte de la komunumo situas sur kalka plataĵo, ĉirkaŭ 30 metrojn super la akva nivelo. La plej malaltaj kvartaloj de Conflans-Sainte-Honorine kelkfoje spertas inundojn, kvankam neniam katastrofajn.
La komunumo havas landlimojn kun Maurecourt kaj Andrésy okcidente, Neuville-sur-Oise kaj Éragny norde, Herblay oriente, kaj Achères kaj Saint-Germain-en-Laye sude.
Historio [redakti]
La nomo « Conflans » devenas de la latina vorto confluens, t.e kunfluejo. La vilaĝo cetere ricevis la nomon Sainte-Honorine ("Sankta Honorine") en 876, kiam la relikvoj de la sanktulino alvenis tien.