Congoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Congoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
conga lingvo
vdr

Congoj (alia, plejparte en Mozambiko uzata, nomo denaska: Shangaan) estas bantua etno en la suda Afriko. Ili vivas precipe en la suda Mozambiko en provincoj Gazao kaj Maputo. Krome estas granda grupo de congoj en provinco Limpopo en Sudafriko. La conga lingvo estas nomata xitsonga (elparolu: ŝitconga).

Iam la congoj regis la regnon Gazao, kiun fondis Soshangaane. La ĉefurbo estis en Mossurize je la hodiaŭa limo al Zimbabvo. La regno Gazao etendiĝis de partoj de la hodiaŭa sudorienta Zimbabvo ĝis al la rivero Save en la suda mozambiko. Al ĝi apartenis partoj de la hodiaŭaj provincoj Sofala, Manica, Inhambano, Gazao kaj Maputo en Mozambiko kaj partoj de Sudafriko.

Soshangaane translokigis la ĉefurbon de Mossourize en la provincon Gazao. Post lia morto Muzila transprenis la regadon, kaj post Muzilo Gugunhana regis, kiun en 1895 la portugaloj kaptis kaj enkarcerigis en Mandlakazi, la hodiaŭa provinco Gazao.

Dum la apartismo en Sudafriko multaj congoj vivis en la bantuujo Gazankulu en la norda provinco Transvalo. En 1989 proksimume 700.000 congoj loĝis en sia bantuujo, dum 470.000 loĝis ekstere.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]