Conkal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Conkal (komunumo))
Conkal
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97345
Kodo laŭ 31 013
Demografio
Loĝantaro 8 495
Loĝdenso 177 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 5′ N, 89° 30′ U (mapo)21.083333333333-89.5Koordinatoj: 21° 5′ N, 89° 30′ U (mapo) [+]
Alto 13 m
Areo 57,5 km² (5 750 ha)
Horzono UTC -6
Conkal (Jukatanio)
Conkal (Jukatanio)
DEC
Conkal
Conkal
Situo de Conkal
Conkal (Meksiko)
Conkal (Meksiko)
DEC
Conkal
Conkal
Situo de Conkal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Conkal Municipality [+]
vdr

Conkal estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Conkal. La komunumo estas parto de la regiono 6 "Influencia Metropolitana". Tiu regiono de Yucatán estas la regiono kun plej multaj loĝantoj. Ĝi limas norde al la Meksika Golfo, okcidente al la regiono 7 "Litoral Oriente kaj oriente al la regionoj 3,4 kaj 5. Sude ĝi limas al la regiono 8 "Sur Poniente". La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31013.

La situo de la regiono 6 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 8495 loĝantojn. El tiuj estis 4267 viroj kaj 4228 virinoj. La komunumo havas surfacon de 57,5 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 13 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 64 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,6 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 5283 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 4825 scipovis legi kaj skribi kaj 457 personoj estis analfabetoj. Do 8,65% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 7620 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 1825 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 24% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]