Conquista de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Conquista de la Sierra
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Trujillo
Poŝtkodo 10240
Politiko
Urbestro Fernando Sánchez Prieto
Demografio
Loĝantaro 190  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 21′ N, 5° 44′ U (mapo)39.3509692-5.7342844Koordinatoj: 39° 21′ N, 5° 44′ U (mapo) [+]
Areo 41,77 km² (4 177 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Conquista de la Sierra (Ekstremaduro)
Conquista de la Sierra (Ekstremaduro)
DEC
Conquista de la Sierra
Conquista de la Sierra
situo en Ekstremaduro
Conquista de la Sierra (Hispanio)
Conquista de la Sierra (Hispanio)
DEC
Conquista de la Sierra
Conquista de la Sierra
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Conquista de la Sierra [+]
vdr

Conquista de la Sierra [konkIsta] (Konkero de la Montaro) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 190 loĝantoj sur areo de 41,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas conquisteños.

Situo[redakti | redakti fonton]

Conquista de la Sierra estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Trujillo. La surfaco de ties teritorio estas de 41,77 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj restoj pruvas la ekziston de setlejo de romia epoko[1] en zono ege romiigita pro proksimeco de Mérida kaj de Cáceres, la tiama Norba. La setlejoj eble estis kamparaj vilaoj, kie aperis tomboŝtonoj.

Visigotoj[redakti | redakti fonton]

En la 5-a jarcento okazis la invadoj de la ĝermanaj popoloj kiuj runigis la romian hegemonion ankaŭ en la zono de Conquista, sed dum la hegemonio de la visigotoj (6-a kaj 7-a jarcento), denove Mérida markis sian influon ĉar estis tiam la ĉefa religia kristana centro de Iberio; tiu influo videblas en la ekzisto de malgrandaj preĝejoj en Garciaz aŭ en Herguijuela [2]. Restis tomboŝtonoj de la jaro 618 kun la nomo de monaĥino de gota deveno.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Dum la Mezepoko tiu estis zono de ĉaso. Alfonso la 11-a, en sia Libro de la Montería (Montoĉaslibro), de komenco de la 14-a jarcento, diras, ke la montoj de Garciaz kaj de la Herguijuela estas bonaj ĉasejoj de urso kaj apro, eĉ somere. En la 14-a jarcento estis vilaĝo tiam nomita La Zarza (Rubuso) - kio poste estos Conquista -, sub la hegemonio kaj jurisdikcio de Trujillo.

Post la kristana konkero de tiu vilaĝo en 1232, La Zarza, Zorita kaj Alcollarín estis ricevitaj de stirpo kiu partoprenis en la konkero de Trujillo, la familio Pizarro, stirpo de leona deveno, ĉe la asturiaj montaroj; pro tio ties blazono montras urson, tiam abunda en tiu zono.

En 1326 komencas la pilgrimadoj al Guadalupe kaj La Zarza iĝis trapasejo por tiuj pilgrimantoj.

Conquista de América[redakti | redakti fonton]

Estas informoj pri la vilaĝo jam en la 16-a jarcento, tiu de la konkeristoj Pizarro kaj de la konkero de Ameriko. En La Zarza havis bienon Gonzalo Pizarro; de leĝa edziĝo havis filon, Hernando, kaj de kontraxuleĝa rilataro devenis Francisco, la konkeristo de Peruo, kaj Juan, naskita en La Zarza, ĉar la patrino estis la filino de la gemuelistoj de la vilaĝo; videblas ankoraŭ restaĵoj de la muelejo. Hernando heredis la terojn de La Zarza kaj la duonfratoj elmigris al la konkero de Ameriko.

En 1626 Juan Fernando Pizarro kiu pro heredo havas en La Zarza domon, muelejon, frukotĝardenon, vitejojn, olivarbarojn kaj terojn de cerealo, aĉetis al la reĝo la rajton super la loĝantoj kaj la teritorioj de la vilaĝo kiuj ĝis tiam estis de proprieto reĝa. Same li aĉetis la titolon de Markiso de la Conquista (Konkero), kiun ricevis unupersone la konkeristo de Peruo, Francisco, kaj estis nehereda. Kiam li jam estis posedanto de la vilaĝo, la nova markiso ŝanĝis ties nomon de La Zarza kaj de tiam estis Conquista.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Dum la 19-a jarcento la loko konstituiĝas en sendependa municipo, konata tiam jam kiel Conquista, en la regiono de Ekstremaduro kaj ekde 1834 integrata en la Jurisdikcia Teritorio de Logrosán [3] kaj en la censo de 1842 enhavis 50 familidomojn kaj 274 loĝantojn[4] .

Ankaŭ dum la 19-a jarcento pro la informo de Pascual Madoz oni scias, ke Conquista tiam havas 48 domojn, kaj urbodomon kaj karceron en la sama konstruaĵo, lernejon por 21 geinfanoj, grandan kaj malriĉan preĝejon dediĉitan al Sankta Laŭrenco, ermitejon ruine kiu uzatas kiel tombejo, palacon ankaŭ ruine kiu apartenis al la markiso de La Conquista, kaj publikan fonton.

La propra Madoz diras, ke estas 273 loĝantoj; plej alta populacio estos en la 20-a jarcento, en la jaro 1960 kiam estis 758. Ekde tiam malpliiĝis pro elmigrado ĝis nun.

Notoj kaj eferencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ la teksto Mallonga historio de Conquista de la Sierra, informoj el la retejo conquistadelasierra.com/docs/indexsin.htm, vidita kaj uzita en 2009, sed ne plu havebla ekde 2021 kaj bedaŭrinde de savita en la] interreta arkivo. (hispane)
  2. Fakte la termino Herguijuela signifas "preĝejeto"
  3. Instituto Cervantes [1]
  4. Municipio Código INE -10.066 [2]